Arthur C. Clarke
Arthur C. Clarke | |
---|---|
Brita verkisto kaj inventisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Arthur Charles Clarke |
Aliaj nomoj | Charles Willis • E.G. O'Brien |
Naskiĝo | 16-a de decembro 1917 en Minehead, Somerset, Britio |
Morto | 19-a de marto 2008 en Kolombo, Sri-Lanko |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Borella Kanattha General Cemetery |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Srilanko |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | King's College • Richard Huish College, Taunton |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marilyn Mayfield |
Okupo | |
Okupo | inventisto • scenaristo • romanisto • sciencfikcia verkisto • esploristo • verkisto • fizikisto |
Verkoj | Rendevuo kun Ramo La Fontoj de Paradizo 2001: Spaca Odiseado |
TTT | |
Retejo | https://arthurcclarke.org/ https://www.clarkefoundation.org |
Arthur Charles CLARKE (naskita la 16-an de decembro, 1917 en Anglio; mortinta la 19-an de marto, 2008 en Sri-Lanko) estis brita verkisto kaj inventisto. Li verŝajne estas pli fama pro sia sciencfikcia romano 2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado"), kiu ankaŭ estas filmo.
Biografio
Clarke naskiĝis en Minehead en Somerset (Anglio). Kiel knabo li entuziasme legis malnovajn sciencfikciajn revuojn. Fininte la duagradan lernejon li ne sukcesis esti akceptita en kolegio, do li eklaboris kiel ŝtata kont-revizoro.
Dum la Dua mondmilito li laboris por la brita Reĝa Aerarmeo (RAF) kiel fakulo pri radaro kaj kunlaboris en la evoluigo de la defenda radar-sistemo, kiu permesis al RAF gajni la aerbatalon pri Anglio kontraŭ Germanio. Post la milito li studis en King's College en Londono kaj diplomiĝis.
Lia plej grava kontribuo eble estas la ideo, ke terkonstantaj satelitoj povus esti ideala sistemo por telekomunikado. Li proponis la ideon en scienca artikolo titolata Can Rocket Stations Give Worldwide Radio Coverage? (angle: Ĉu raketaj stacioj povas doni tut-teran radio-kovradon?), publikigita en Wireless World en oktobro 1945. Pro tiu kontribuo la terkonstanta orbito estas nomata ankaŭ kiel orbito de Clarke aŭ zono de Clarke.
Komence de la 1940-aj jaroj, ankoraŭ kiel soldato de RAF, li komencis vendi siajn sciencfikciajn historiojn al tiutemaj revuoj. Mallongan tempon li laboris ankaŭ kiel vicredaktisto de Science Abstracts, poste ek de 1951 li dediĉis sin plentempe al la verkado. Li estis prezidanto de la Brita Interplaneda Societo kaj membro de la Klubo de Subakvaj Esploristoj.
De 1956 li loĝis en Sri-Lanko, kies honora civitano li estis.
Listo de verkoj
- Childhood's End ("Fino de Infaneco", 1953)
- 2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado", 1968)
- Rendezvous with Rama ("Rendevuo kun Rama", 1973) (Premion Nebulozo, 1973; Premion Hugo, 1974)
- The Fountains of Paradise ("La Fontanoj de Paradizo", 1979) (Premion Nebulozo, 1979; Premion Hugo, 1980)
En Esperanto aperis
- Supereco (En: Hungara Vivo 2/1986, p. 58-61, tr. Endre Dudich)
- En la kometon (En: Orbito nula: Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. Santander: Grupo Nifo, 1995, tr. Liven Dek)
- Provizoreco (En: Fonto 4/1981, p. 14, kaj Pajleroj kaj Stoploj, 1997, p. 187, tr. William Auld)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.clarkefoundation.org Fondaĵo Arthura C. Clarke greke http://www.everk.it/index.php?id=21,213,0,0,1,0 -- Nekrologo: Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda greke Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/04, paĝo 9: Kosmopolita civitano kun okulo al la universo verkita de Anne Tilmont.