Arthur Phillip

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Admiralo Arthur Phillip (11a oktobro 1738 - 31a aŭgusto 1814) estis oficiro de la Brita Ŝiparo kaj la unua Guberniestro de Novsudkimrio, kaj fondinto de la setlejo kiu poste iĝis Sidnejo.[1]

Post multe da sperto sur maro, inkluzive de estreco pri ŝipo kiu estis savita el ŝtormo fare de kondamnitoj, Phillip velis kun la Unua Floto, kiel guberniestro de la proponita brita punkolonio de Novsudkimrio. En februaro 1788, li selektis ĝian lokon por esti Port Jackson (nun Sydney Harbour).

Phillip estis klarvida guberniestro, kiu baldaŭ vidis ke Novsudkimrio bezonus ĝentilan administracion kaj sistemon por emancipado de la kondamnitoj. Sed lia plano kunporti spertajn metiistojn estis malaprobita, kaj li renkontis enormajn problemojn de laboro, disciplino kaj provizo. Ankaŭ lia ĝentila sinteno direkte al la aborigenoj estis grave testita kiam ili mortbatis lian ĉasgardiston, kaj li ne povis cetigi klaran politikon pri ili.

La alveno de la Dua kaj Tria flotoj lokis novajn premojn sur la malabundaj lokaj resursoj, sed preter la tempo Phillip velis hejmen en decembro 1792, la kolonio formiĝis, kun oficialaj terkoncesioj kaj sistema terkultivado kaj akvoprovizado.

Phillip demisiis en 1805, sed daŭre korespondis kun siaj amikoj en Novsudkimrio kaj defendis la interesojn de la kolonio.

Notoj

  1. Morison, Samuel Eliot, "The Gilberts & Marshalls: A distinguished historian recalls the past of two recently captured pacific groups", Life magazine, 22 May 1944. Kontrolita 14a oktobro 2009.