Arĉera kosifo
Etoso
Arĉera kosifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arĉera kosifo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cossypha archeri (Sharpe, 1902) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Arĉera kosifo (Cossypha archeri) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. Tiu ĉi afrotropisa specio montras tre helan supraokulan strion kaj nigrecan traokulan strion, La flugiloj estas brunaj, dum ĉiuj subaj partoj el la gorĝo al la suba ventro estas oranĝaj. La vostobazo estas helbruna, dum la cantra kaj fina vosto estas malhelbrunaj.
Ĝi troviĝas en Burundio, Demokrata Respubliko Kongo, Ruando kaj Ugando. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj arbustejoj de altaj altitudoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cossypha archeri[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.