Aspire Zone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspire Zone
Artfajraĵo dum malferma festo de la Aziaj Ludoj en 2006 en Doho
Artfajraĵo dum malferma festo de la Aziaj Ludoj en 2006 en Doho
Uzado
Uzado Sportejo
Adreso
Paĝaro https://www.aspirezone.qa/
Urbo Rajan
Lando Flago-de-Kataro.svg Kataro
Situo
Geografia situo 25° 15′ 49″ N, 51° 26′ 53″ O (mapo)25.26361151.448056Koordinatoj: 25° 15′ 49″ N, 51° 26′ 53″ O (mapo)
Situo de Aspire Zone
Aspire Zone
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aspire Zone (arabe مدينة اسباير), ankaŭ konata kiel Doha Sports City (arabe المدينة الرياضية), estas sporta komplekso de 250 ha situanta en distrikto Al Waab de Rajan, antaŭurbo de Doho[1]. Ĝi estis kreita en 2003, ĵus antaŭ la malfermo de 'Aspire Akademy'. Ĝi funkciis kiel centro por la Aziaj Ludoj en 2006[2].

Sportaj ekipaĵoj konsistas el:

  • Stadiono Khalifa International, futbala stadiono kun kapacito de 50 000 sidlokoj;
  • 'Hamad Aquatic Center', olimpika naĝejo;
  • 'Aspire Dome', kiu estas la plej granda endoma stadiono en la mondo kaj inkluzivas 13 sportejojn[3], desegnita de la franca arĥitekto Roger Taillibert.

Ĝi ankaŭ estas la loko kie situas la plej alta turo en Doho, nome 'Aspire Tower'.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Bob Ramsak (04/11/2009) The Aspire Dome, centre stage for Doha 2010, IAAF, alirdato 4 novembro 2009.
  2. angle Aspire Zone Foundation. Aspire Zone, alirdato 6 novembro 2009.
  3. angle Media Information : FAQ'S. Aspire Zone, alirdato 6 novembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]