Assamakka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Assamakka
ASC Leiden - van Achterberg Collection - 01 - 06 - Des hommes Toarareg près d'un camion dans le désert - Assamaka, Niger, février 1985.tiff
Administrado
Demografio
Loĝantaro 513  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 19° 22′ N, 5° 48′ O (mapo)19.3666666666675.8Koordinatoj: 19° 22′ N, 5° 48′ O (mapo) [+]
Alto 451 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Assamakka
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Assamakka estas dezerta urbeto en norda Niĝero ĉe la limo al Alĝerio. Ĝi estas la oficiala limpasejo (nun ne funkcianta pro daŭra tuarega ribelo) inter la du landoj. Sur la alia flanko situas la pli granda urbo In Guezzam, en Alĝerio. La ĉefvojo ekspandas norde en Alĝerion al Tamanrasset, 400 km de tie. Assamakka estas ligita al urbo Arlit, 200 km sude ĉe la vojo. En la urbo de Assamakka loĝas tuaregoj.