Tamanrasset

| Tamanrasset | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo komunumo de Alĝerio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 11000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 92 635 (2008) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 22° 47′ N, 5° 31′ O (mapo)22.7855.5227777777778Koordinatoj: 22° 47′ N, 5° 31′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 320 m [+] | ||
| Areo | 37713 km² (3 771 300 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Tamanrasset (pli frue Fort Laperrine, post 1981 Tamenghest) urbo en suda parto de Alĝerio. Ĝi situas en la samnoma provinco Tamanrasset, en la Ahaggar-montaro, apud la Tamanrasset-uedo.
Malgraŭ ke ĝi estas geografie izola, tamen estas kultura kaj historia centro de la Sahara regiono kaj centro de tuarega kulturo
Ĝi estis originale militara garnizonejo ĉe la trasahara karavanvojo, poste iĝis grava stacio apud la transsahara artvojo, kies konstruo atingis la lokon en 1980. Ĝi situas 1378 m super la marnivelo, kio mildigas la dezertan klimaton.
Laŭ la stato de 2008 en la urbo Tamanrasset vivis 92 635 loĝantoj, ĉefe tuaregojn, sur areo de 37 713 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun In Amguel, Idlès, Tazrouk, In Guezzam kaj Abalessa.
La franca esploristo kaj asketo Charles-Eugéne Foucauld translokiĝis tien en 1905, por verki la la vortaron kaj gramatikon de la tuarega lingvo. Lian murdlokon signas (1916) memorkolono. La Ahaggar-muzeo prezentas vivon de la tuaregoj.




