Astrantio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Astrantia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Astrantio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Astrantio Astrantia
Specio: diversaj specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Astrantio [1] (Astrantia) apartenas al la familio de la Apiacoj (Apiaceae).

Granda astrantio (Astrantia major)

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Astrantio estas multjara herba planto. La folioj estas pinataj aŭ plurfoje pinataj.

La floro estas simplaj umbeloj, kiuj estas ĉirkaŭitaj de multfolia blanka ĝis ruĝeca braktearo. La umbeloj staras unuopaj terminale aŭ plurope al ŝajne kunigitaj umbeloj. La tigo de la terminala umbelo ne havas braktearon, la tigoj de la flankaj umbeloj havas du ĝis tri brakteojn.

La umbeloj estas duseksaj aŭ masklaj kun misforma ovario, malofte inaj. La masklaj floroj havas longajn pedunklojn, la duseksaj estas pli mallongaj, ambaŭ staras en umbelo. La dentoj de la kaliko estas bone videblaj kaj pli longaj ol la petaloj. Ili estas blankaj aŭ ruĝaj. La pistilo estas longa kaj fadenforma.

La fruktoj estas senbekaj kaj oblongaj aŭ ovformaj. Pinte staras la kalika orlo kaj la pistilo. La ĉefa ripo estas aspra kaj veruka. La oleostrioj en la ĉefaj ripoj estas bone videblaj. Karpoforo ne ekzistas.

Astrantia maxima.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro apartenas al la subfamilio Saniculoideae. Ekzistas naŭ specioj, el tiuj jenaj ekzistas en Mezeŭropo:[2][3]

  • Bavara astrantio (Astrantia bavarica F.W.SCHULTZ)
  • Krajnia astrantio (Astrantia carniolica JACQ.), hejmiĝas en Aŭstrio, Slovenio, Kroatio, Italio kaj Bosnio-Hercegovino.[3]
  • Granda astrantio (Astrantia major L.), kun ses subspecioj, el tiuj du en la Alpoj:
    • Astrantia major subsp. involucrata (W.D.J.KOCH) CES.
    • Astrantia major L. subsp. major
  • Malgranda astrantio (Astrantia minor L.)

Pliaj specioj:

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu “Astrantio” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
  2. Arno Wörz: Systematics and evolution of the genus Astrantia L. (Apiaceae-Saniculoideae). In: Botanische Jahrbücher für Systematik und Pflanzengeographie.. Band 121, Nr. 4, 1999, S. 507–536.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Ralf Hand: Apiaceae. Astrantia In: Euro+Med Plantbase – the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2011, abgerufen am 3. Dezember 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]