Astronomia unuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Astronomia unuo, mallonge AU, auua, estas astronomia mezur-unuo por distancoj ene de stelaj aŭ stelaj-planedaj sistemoj. Ĝi proksimume egalas al la meza distanco inter Suno kaj Tero, pli precize al la duono de la granda akso de la tera orbito, kaj longas 149.597.870.691 ± 30 metrojn. Tio estas ĉirkaŭ 500 lumsekundoj aŭ iom pli ol 8 lum-minutoj.

Grava motivo por la uzo de tiu unuo estis, ke en tempoj, kiam ĝia valoro ne estis precize konata, ĝi ebligis tre precize indiki la sun-distancojn de aliaj planedoj, kalkuleblaj per la tria leĝo de Keplero.

Dum la 28-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio (fino de aŭgusto 2012 en Pekino), la astronomia unuo estis difinita kiel ekzakte valoranta 149 597 870 700 metroj[1][2].

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. The astronomical unit gets fixed, el "Nature" (angle)
  2. RESOLUTION B2 on the re-definition of the astronomical unit of length. (angle)

Eksteraj ligiloj

greke La astronomia unuo, nova difino france greke La Kosmo kaj ni – paĝoj 34- 37 greke http://www.astro.iag.usp.br greke http://ssd.jpl.nasa.gov/iau-comm4/iausgnsrpt.ps