Aŝurbanipal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AsurbanipalAŝurbanipal regis en Asirio de jaro 668 a.K. ĝis 627 a.K. Li estis la laste granda reĝo de antikva Asirio. Li konstruigis grandiozan reĝejon kaj bibliotekon en Ninevo.

Ĉasanta Asurbanipal
Britia Muzeo.Londono

Li estis la filo de Esarhaddono kaj Nakia-Zakutu, kaj estas fama pro esti estinta unu el la malmultaj reĝoj de la antikveco kiu scipovis legi kaj skribi. Dum ties reĝado, la asiria skulptarto atingis sian hegemonion, kio videblas en la palacoj de Ninevo. Li estis konata laŭ diversaj nomoj, en kelkaj latinaj kaj mezepokaj tekstoj oni nomas lin Sardanapalus, la grekoj konis lin kiel Sardanapal, kaj en la Malnova Testamento, li estas menciita kiel Osnaper (libro de Esdras, 4:10).

Dum la reĝado de Asurbanipal, la asiria hegemonio estis evidenta ne nur pro la milita povo, sed ankaŭ pro siaj kulturo kaj artoj. Asurbanipal kreis la bibliotekon de Ninevo, kiu estis la unua biblioteko kiu kolektis kaj ordigis la materialon laŭ sistema formo. En Ninevo oni kolektis la tutan literaturon disponeblan en kojnforma skribaĵo tiama.

Kelkaj tabuletoj de la biblioteko de Ninevo konservaa las versiojn pli kompletajn de la Eposo pri Gilgameŝ, en la lingvoj sumera kaj akada. Aliaj estis uzataj kiel vortaroj sumer-akada, dum kelkaj enhavis tekstojn pri astronomio kaj astrologio.
La pli granda aro de tabuletoj troviĝas en la Brita Muzeo, en Londono. Temas pri tekstoj "profetaj", kiu instruis la skribistojn interpreti la signifon de tio kion ili observis.

Kiam mortis Sin-iddina-apla, la plej aĝa frato de Asurbanipal, tiu ĉi lasta estis kronita kiel princo en 672 a.K. Asurbanipal estis tiam malpopulara en la kortego kaj inter la pastroj, kaj pro tio oni faris kontraktojn kun la asiriaj gravuloj, membroj de la reĝa familio kaj eĉ fremdaj reĝoj por certigi la lojalecon al la princo. La reĝo Esarhaddon mortiĝis dum milita kampanjo en Egipto en 669 a.K., kaj pro tio Asurbanipal ricevis la povon, parte danke al barakto de sia patrino Nakia-Zakutu.

Same kiel ĉe multaj asiriaj reĝoj, la komencoj de la reĝado de Asurbanipal estis markitaj de senĉesaj militoj. Li luktis kontraŭ sia frato Ŝamaŝ-ŝum-ukin, kiu estis kronita reĝo de Babilonio kaj kiu ribelis sin kontraŭ Asirio. Babilonio estis apogita de koalicio de popoloj de la sudo de Mezopotamio kaj Egipto. Finfine, Asurbanipal rekonkeris Babilonion, kaj dismembrigis la aliancon en la 22a jaro de sia reĝado. Li instalis en Babilonio pulĉinelan registaron sub la reĝo Kandalanu. Kelkaj antropologoj asertas, ke Asurbanipal kaj Kandalanu estis la sama persono. La asiria reĝo konkeris ankaŭ Elamon, detruante la urbon Susa, la ĉefurbon, kaj konkeris grandan parton de la teritorioj kiuj aktuale estas araboj.

En la lasta jardeko de ties reĝado, Asirio estispace, sed suferis gravan malaltiĝon. La dokumentoj pri tiuj jaroj estas malabunda; eĉ oni ne scias certe pri la preciza dato de la morto de Asurbanipal. Kelkaj versioj diras, ke li reĝis dum 38 jaroj, dum aliaj mencias 42.

Ĉiukaze, la morto de Asurbanipal malfermis la pordon al katastrofaj militoj interfrataj inter liaj filoj Aŝur-etil-ilani, Sinŝariŝkun kaj Sin-ŝumu-liŝir; kaj inter ili kaj la nova reĝo de Babilonio, Nabopolasar.

La datoj menciitaj en tiu ĉi artikolo estis elprenitaj de referencoj en la gravuraĵoj de Harran de la patrino de Nabonido.

La populareco de Asurbanipal estas ankoraŭ aktuala ĉar ties nomo estas ofte uzata ĉe la infanoj de asiriaj komunumoj.