Atako en Mogadiŝo (oktobro 2017)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atako en Mogadiŝo en oktobro de 2017 okazis la 14an, kiam kamiono eksplodis en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio. La atako, okazinta kadre de la Somalia enlanda milito, lasis minimume 237 mortintojn kaj vundis pli ol 300 homoj.[1] La Hotelo Safari estis tute detruita kaj la konstruaĵo de la ambasadorejo de Kataro estis grave damaĝita. Dua bombo mortigis du homojn en la sama tago en la distrikto de Madino. Tio estis la plej mortiga bomba atako en la historio de Somalio. La identeco de la atakinto restis nekonata kaj neniu grupo prenis al si respondecon.[2][3][4][5][6]

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La atako okazis en unu el la ĉefaj komercaj stratoj de la somalia ĉefurbo, konata kiel Kilometro 5. Pro tio, oni supozas ke plejparto de la pereintoj estas civiluloj, precipe stratvendistoj kaj promenantoj.[7] En 15an de oktobro al-Ŝabab, parto de al-Kaida ne postulis aŭtorecon.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Somalie: au moins 137 morts et 300 blessés dans un attentat | Afrique» (en fr-ca). La Presse, 15-10-2017.
  2. «Somalia Declares Three Days of Mourning for Mogadishu Attack». Bloomberg [Consulta: 15 octubre 2017].
  3. «Somalia: At least 30 dead in Mogadishu blasts», 14-10-2017. [Consulta: 14 octubre 2017].
  4. Gayle, Damien «Somalia: deadly truck bombing in Mogadishu» (en en-gb). The Guardian, 14-10-2017.
  5. Guled, Abdi «Blast rocks Somalia's capital; police say 20 dead» (en en-ca). CTVNews, 14-10-2017.
  6. «Somalia bomb attacks: Death toll rises to 85 in twin blasts in Mogadishu». The Independent, 15-10-2017.
  7. Agencias «Al menos 20 muertos por un camión bomba en la capital de Somalia» (en es). EL PAÍS, 15-10-2017.
  8. «Un atemptat amb camions bomba en un hotel i un mercat deixa almenys 215 morts a Somàlia» (en ca). Ara.cat.