Atenco kontraŭ Abraham Lincoln
Atenco kontraŭ Abraham Lincoln | |
---|---|
Atenco kontraŭ AL: De maldekstre dekstren: Henry Rathbone, Clara Harris, Mary Todd Lincoln, Abraham Lincoln, kaj John Wilkes Booth. Desegnita de Currier & Ives | |
Historia periodo: | Usona Enlanda Milito |
Celo: | Abraham Lincoln |
Sekvoj: | morto de Abraham Lincoln |
Dato: | 14-a de aprilo 1865 |
Loko: | Teatro de Ford |
Uzita armilo: | pistolo Deringer |
La atenco kontraŭ Abraham Lincoln estis unu el la plej lastaj gravaj okazaĵoj de la Usona Enlanda Milito, okazinta je la Granda vendredo la 14-an de aprilo 1865 en Teatro de Ford, kiam Abraham Lincoln, ĉeestanta kun sia edzino kaj du gastoj teatraĵon Our American Cousin, estis pafita fare de John Wilkes Booth.