Henry Rathbone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Rathbone
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1837 (1837-07-01)
en Albany
Morto 14-an de aŭgusto 1911 (1911-08-14) (74-jaraĝa)
en Nurenbergo
Tombo Malsupra Saksio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Union College
Familio
Edz(in)o Clara Harris
Okupo
Okupo diplomatoadvokato
vdr

Henry Reed RATHBONE (1a de Julio, 1837 – 14a de Aŭgusto, 1911) estis usona militista oficiro kaj diplomato kiu ĉeestis en la murdatenco de la Prezidento Abraham Lincoln. Rathbone estis sidita kun sia fianĉino, Clara Harris, apud la Prezidento kaj lia edzino, Mary Todd Lincoln, kiam konata aktoro partiano de la konfederaciuloj nome John Wilkes Booth eniris ŝtelkaŝe en la prezidenta loĝio en la Teatro Ford kaj mortige pafis al Lincoln en la kapo de malantaŭe. Kiam Rathbone klopodis eviti, ke Booth fuĝu el la murdejo, Booth ponardis kaj serioze vundis lin.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Henry Rathbone was born in Albany (Nov-Jorkio), unu el kvar filoj de Jared L. Rathbone, komercisto kaj riĉa negocisto, kiu poste iĝos urbestro de Albany, kaj de Pauline Rathbone (denaske Penney).[1] Post la morto de sia patro en 1845, Rathbone heredis la tre konsiderindan monkvanton de 200 000 usonaj dolaroj (ekvivalente al ĉirkaŭ 5 500 000 de dolaroj en 2019). Lia vidvina patrino, Pauline Rathbone, edziniĝis al Ira Harris en 1848. Ira Harris estis nomumita Usona Senatano el Novjorkio post William H. Seward iĝis Sekretario de Ŝtato de la Prezidento Lincoln. Harris estis vidvino kun kvar filoj kies edzino Louisa estis mortinta ankaŭ en 1845.[2][3] Kiel rezulto de tiu geedziĝo, Ira Harris iĝis la duonpatro de Rathbone, kaj lia filino, Clara, iĝis la duonfratino de Rathbone. Kvankam tiu nekutima serio de aferoj faris ilin duonfrato kaj duonfratino, ili ne estis rilataj sange (purfamilie).[4] Rathbone kaj Harris ege amikiĝis kaj poste enamiĝis. Ambaŭ engaĝiĝis tuj antaŭ la Usona Enlanda Milito.[5]

Rathbone studis juron en la "Union College" kaj por mallonge li laboris en jur-oficejo en Albany antaŭ eniri en la Unia Armeo komence de la Enlanda Milito.[6] Dum la milito, Rathbone servis kiel kapitano en la 12a Infanteria Regimento kaj estis en la Batalo de Antietam kaj en la Batalo de Fredericksburg.[7] Je la fino de la milito, li estis atinginta la rangon de majoro.

Murdo de Abraham Lincoln[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atenco kontraŭ Abraham Lincoln.

La 14an de Aprilo, 1865, Rathbone kaj Harris akceptis inviton por spekti teatraĵon en la Teatro Ford fare de la Prezidento Abraham Lincoln kaj de lia edzino, la Unua Sinjorino nome Mary Todd Lincoln. La gefianĉoj, kiuj estis amikoj de la Prezidento kaj de lia edzino de antaŭ nelonge, estis invititaj post Ulysses S. Grant kaj lia edzino Julia, Thomas Eckert, kaj kelkaj aliaj estis malakceptintaj la inviton de Srino. Lincoln.[8]

Ponardo uzita de Booth por ataki Rathbone.

Dum la teatraĵo, je ĉirkaŭ la 10:14 vespere, konata aktoro John Wilkes Booth eniris ŝtelkaŝe en la prezidenta loĝio kaj mortige pafis al Lincoln en la kapo de malantaŭe. Kiam Rathbone klopodis kapti lin kaj eviti, ke li fuĝu el la murdejo, Booth ponardis al Rathbone en lia maldekstra brako kaj serioze vundis lin per ponardo el la kubuto ĝis la ŝultro. Rathbone poste rememoris, ke li estis terurigita pro la vido de la kolero en la mieno de Booth.[9][10][11] Rathbone denove klopodis kapti Booth, dum tiu prepariĝis por salti el la brakapogilo de la loĝio. Li kaptis la mantelon de Booth, kio okazigis, ke Booth falis strange sur la scenejo, kaj eble rompis sian kruron, kvankam kelkaj konspirteoriuloj diris, ke tiu vundo ne okazis ĝis poste. Booth tamen fuĝis, kaj restis nekaptita dum dek du tagoj.[12][13]

Spite sian gravan vundon, Rathbone skortis Mary Lincoln al la Domo Petersen transstraten, kien la prezidento estis portita.[14] Tuj poste Lincoln mortis pro sangoperdo.[15] Harris tuj alvenis kaj tenis lian kapon en sia sino dum li kuŝis duonkonscia. Kiam kuracisto Charles Leale kiu estis zorgante Lincoln finfine ekzamenis lin, li konstatis, ke lia vundo estis pli serioza ol dekomence supozita. Booth estis tranĉinta lin preskaŭ ĝis la osto kaj damaĝis arterion. Rathbone estis portita hejmen dum Harris restis kun Mary Todd Lincoln dum la Prezidento kuŝis mortanta dum la sekvaj ok horoj.[16] Tiu mortatendo daŭris la tutan nokton ĝis la mateno, kiam Lincoln mortis je la 7:22 a.t. la 15an de Aprilo, 1865.[17]

Diplomata kariero kaj mensa malpliiĝo[redakti | redakti fonton]

Painting of Lincoln being shot by Booth while sitting in a theater booth.
Vidaĵo de la prezidenta ĉefloĝio en la Teatro Ford, el maldekstro dekstre, estas la murdisto John Wilkes Booth, Abraham Lincoln, Mary Todd Lincoln, kaj Clara Harris kun sia fianĉo Henry Rathbone.

Kvankam la fizikaj vundoj de Rathbone kuraciĝis, lia mensa stato deterioriĝis en la jaroj post la morto de Lincoln ĉar li angoris pri sia perceptita malkapablo haltigi la murdoklopodon.[18] Li edziĝis al Harris la 11an de Julio, 1867, kaj ili havis tri gefilojn: Henry Riggs (n. la 12an de Februaro, 1870, kiu poste iĝis Usona Kongresano), Gerald Lawrence (n. la 26an de Aŭgusto, 1871), kaj Clara Pauline (n. la 15an de Septembro, 1872).[19]

Rathbone rezignis el la Armeo en 1870, atinginta la rangon de "brevet"-kolonelo.[20] Post sia rezigno, li baraktis por trovi kaj reteni postenon malfacile pro sia mensa nestabileco. Li konvinkiĝis, ke Harris estis perfida kaj bedaŭris la atenton kiun ŝi dediĉis al iliaj gefiloj kaj laŭ informoj li minacis sian edzinon kelkajn fojojn post suspekti, ke ŝi estas divorcanta el li kaj forportonta la gefilojn.[11] Rathbone faris multajn klopodojn atingi postenon kiel usona konsulo en urbo de Eŭropo, sed li ĉiam estis malakceptita.[21] Estis onidiroj, ke Rathbone estis nomumita usona konsulo en Hanovero, Germanio.[21] Tio estas malprava kaj eble devenas el konfuzo inter Henry kaj lia frato Jared Lawrence Rathbone, kiu ja estis usona konsulo en Parizo en 1887 dum la regado de Cleveland.[21] La familio translokiĝis al Germanio, kie la mensa sano de Rathbone plue dekadencis.[22]

La 23an de Decembro, 1883, Rathbone atakis siajn filojn en atako de frenezeco. Rathbone mortige pafis kaj ponardis sian edzinon, kiu estis klopodante protekti la filojn. Li poste pobardis sin mem kvin fojojn en la brusto kiel klopodo al memmortigo.[23] Li estis akuzita je murdo, sed estis deklarita freneza fare de la doktoroj post kulpigi pri la murdo al entrudulo. Li estis kondamnita kaj enfermita en frenezulejo pro krima frenezeco en Hildesheim, Germanio. La filoj estis senditaj vivi kun sia onklo, William Harris, en Usono.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1891) Essex Institute Historical Collections. Essex Institute Press, p. 165.
  2. Seward, Frances Adeline. (1963) Johnson, Patricia Carley: Sensitivity and Civil War, the Selected Diaries and Papers, 1858–1866, of Frances Adeline (Fanny) Seward 2. University of Rochester, p. 719.
  3. Ham, Mrs. Thomas H.. (1904) A Genealogy Of the Descendants Of Nicholas Harris, M.D.. C.I.F. Ham, p. [htt://archive.org/details/genealogyofdesce00hamt/e/18 18].
  4. . Henry And Clara's Cruel Fate. chicagotribune.com (21a de Aŭgusto, 1994). Alirita 3a de Januaro, 2014.
  5. . Henry And Clara's Cruel Fate. chicagotribune.com (21a de Aŭgusto, 1994). Alirita 1a de Majo, 2013.
  6. Wright, John D.. (2012) The Routledge Encyclopedia of Civil War Era Biographies. Routledge, p. 491. ISBN 978-1-136-33150-3.
  7. Ruane, Michael E., "A Tragedy's Second Act", The Washington Post, 5a de Aprilo 2009. Kontrolita 19a de Oktobro 2011.
  8. Steers, Edward. (2005) Blood on the Moon: The Assassination of Abraham Lincoln. University Press of Kentucky, p. 104–105. ISBN 0-813-19151-3.
  9. What Booth Said After He Killed Lincoln.
  10. Lachman, Charles. (2008) The Last Lincolns: The Rise & Fall of a Great American Family. Sterling Publishing Company, p. [htt://archive.org/details/lastlincolnsrise0000lach/e/288 288]. ISBN 978-1-402-75890-4.
  11. 11,0 11,1 11,2 Hatch, Frederick. (2011) Protecting President Lincoln: The Security Effort, the Thwarted Plots, and the Disaster at Ford's Theatre. McFarland, p. 161. ISBN 978-0-786-46362-6.
  12. Jones, Mark. (2011) History of Criminal Justice. Elsevier, p. 274–275. ISBN 978-1-437-73497-3.
  13. Kauffman, Michael W.. (2007) American Brutus: John Wilkes Booth and the Lincoln Conspiracies. Random House LLC, p. 231. ISBN 978-0-307-43061-8.
  14. Reck, Waldo Emerson. (1987) A. Lincoln, His Last 24 Hours. McFarland. ISBN 0-899-50216-4.
  15. Bain, Robert T.. (2005) Lincoln's Last Battleground: A Tragic Night Recalled. AuthorHouse, p. 19. ISBN 1-467-02991-2.
  16. Kauffman (2007) p.37
  17. Richard A. R. Fraser, MD (February–March 1995). “How Did Lincoln Die?”, American Heritage 46 (1). 
  18. "The Conspirator: The Plot to Kill Lincoln" Arkivigite je 2020-02-27 per la retarkivo Wayback Machine, National Geographic Channel. Alirita la 18an de Marto, 2012
  19. Talcott, Sebastian V.. (2001) Genealogical Notes of New York and New England Families. Heritage Books, p. 637. ISBN 0-788-41956-0.
  20. Jampoler, Andrew C. A.. (2008) The Last Lincoln Conspirator: John Surratt's Flight from the Gallows. Naval Institute Press, p. [htt://archive.org/details/lastlincolncons000jame/182 182]. ISBN 978-1-591-14407-6.
  21. 21,0 21,1 21,2 Worst Seat in the House. Arkivita el la originalo je 19a de Aŭgusto, 2014. Alirita 15a de Aŭgusto, 2014. Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-19. Alirita 2021-04-28.
  22. Steers, Edward. (2010) The Lincoln Assassination Encyclopedia. HarperCollins, p. 158. ISBN 978-0-061-98705-2.
  23. Swanson, James L.. (2009) Manhunt: The 12-Day Chase to Catch Lincoln's Killer. HarperCollins, p. 372. ISBN 978-0-061-80397-0.