William H. Seward

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William H. Seward
Persona informo
William H. Seward
Naskiĝo 16-an de majo 1801 (1801-05-16)
en Florida
Morto 10-an de oktobro 1872 (1872-10-10) (71-jaraĝa)
en Auburn
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per spirhalto vd
Tombo Fort Hill Cemetery vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorkio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Union College vd
Partio kontraŭ-framasona partioRespublikana Partio vd
Subskribo William H. Seward
Familio
Patro Samuel S. Seward vd
Edz(in)o Frances Adeline Seward vd
Infanoj William H. Seward, Jr. • Augustus Henry Seward • Frederick W. Seward • Frances Adeline "Fanny" Seward vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomatoverkisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Henry SEWARD (16a de Majo, 1801 – 10a de Oktobro, 1872) estis usona politikisto kiu servis kiel Usona Sekretario de Ŝtato el 1861 ĝis 1869, kaj antaŭe li servis kiel guberniestro de Novjorkio kaj kiel Senatano. Klara opozicianto de la etendo de sklaveco en la jaroj tuj antaŭ la Usona Enlanda Milito, li estis elstara figuro en la Respublikana Partio en siaj dekomencaj jaroj, kaj estis tre laŭdita pro sia laboro je la konto de la Unio kiel Sekretario de Ŝtato dum la Enlanda Milito.

Seward en 1859.

Seward baraktis por haltigi la secesion de la sudaj ŝtatoj; kaim tio malsukcesis, li dediĉis sin tutkore al la defendo de la Unio. Lia firma sinteno kontraŭ eksterlanda interveno en la Enlanda Milito helpis eviti, ke Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio agnosku la sendependecon de la Konfederaciitaj Ŝtatoj. Li estis unu el la celoj de la murdokomploto de 1865 kiu mortigis Lincoln kaj estis serioze vundita fare de la konspiranto Lewis Powell. Seward restis en sia posteno laŭlonge de la prezidenteco de Andrew Johnson, dum kiu li negocis la aĉeto de Alasko en 1867 kaj apogis Johnson dum la proceso por lia elpostenigo (impeachment).