Atentomanka-hiperaktiva perturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F90.- Atentomankaj-hiperaktivaj perturboj
F90.0 simpla atentomanka-hiperaktiva perturbo
F90.1 hiperaktiva perturbo de la socia konduto
F90.8 kromaj hiperaktivaj perturboj
F90.9 ne pli detale specifigitaj hiperaktivaj perturboj
F98.8 Kromaj detale specifigitaj kondutaj kaj emociaj perturboj kun komenco en infana kaj adoleska aĝo, inter alie atentomanka perturbo sen hiperaktiveco
vdr

Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP)[1] (angle: ADHD, Attention Deficit Hyperactivity Disorder) estas cerba perturbo. Ĝi influas la pensmanieron kaj konduton de persono. Ofte, AHP-uloj malfacile koncentriĝas.

Per "antentomanko" oni ne celas ke persono ricevas ne sufiĉe multe da atento. AHP-uloj ja povas nesufiĉe doni atenton al sia ĉirkaŭaĵo. Tial ne facilas doni atenton al unu afero samtempe (manko de koncentriĝo). AHP-uloj facile estas distritaj. Hiperaktiveco povas montriĝi per korpa netrankvilo, sed ankaŭ tra interna maltrankvilo kaj impulsiveco. Hiperaktiveco povas ankaŭ esti akompanata de troa moviĝemo. Tiun ĉi moviĝemon AHP-uloj povas malfacile subpremi. Kelkaj AHP-uloj ŝajnas esti (iom) malkonsciaj de sia moviĝemo ĝis kiam oni ilin pri tio atentigas. La ofteco kaj maniero de moviĝemo por ĉiu AHP-ulo malsamas. Kelkaj ĉefe movas gambojn aŭ brakojn, dum aliaj fuŝpalpas (fingrumas) per fingoj kaj manoj. La moviĝemo povas varii laŭ la situacio. Ĝenerale temas pri situacioj kun streso aŭ multe da homoj.

Impulsiveco ekestas ĉar tro da impresoj estas sekvataj de akompana agado. La agadoj devas tuj okazi kaj ne povas esti prokrastitaj. Agadoj kiuj estas ekigitaj ne povas esti ĉesigitaj kaj devas unue esti finitaj. Ofte AHP-uloj ne povas bone distingi inter gravaj kaj malpli gravaj aferoj. Dum taskoj malĝustaj prioritatoj estas elektitaj. La konstanta reagado al la ĉirkaŭaĵo kaj la sekvado de impulsoj kaŭzas la rekonan maltrankvilan agadon de AHP-uloj.

Nutrado havus laŭ certaj kuracistoj kaj terapiistoj gravan influon je la simptomoj de Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP, angle ADHD). Interalie senglutena, senlaktaĵa kaj sensukera dieto estas de ili konsilitaj.

Plej multaj pacientoj, kiuj ricevas la diagnozon, estas infanoj kaj adoleskuloj. Pri ili principe zorgu kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. Ĉar tamen en plej multaj regionoj de la mondo da ili estas malsufiĉa kvanto, ofte kuracistoj pri pediatrio, foje ankaŭ kuracistoj pri ĝenerala aŭ familia medicino transprenas la prizorgon. Dum la lastaj jaroj tamen pli kaj pli multiĝas ankaŭ diagnozado de la perturbo ĉe plenkreskuloj; tiam konsultindas kuracistoj pri psikiatrio.

Notoj kaj referencoj