Eriziktono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atika Eriziktono)
Jump to navigation Jump to search
Eriziktono vendas sian filinon Mestra, gravuraĵo de Johann Wilhelm Baur.

EriziktonoEriziĥtono (el la greka Ερυσίχθων, «ter-disŝiranto») estis la nomo de la jenaj du personoj de la helena mitologio.

Tesalia Eriziktono[redakti | redakti fonton]

EriziktonoEtono[1] estis mita reĝo de Tesalio, filo de Reĝo Triopo[2] kaj de Hiscila, filino de Mirmidono. Laŭ alternativaj versioj, lia patro povus esti Reĝo Mirmidono[3] aŭ la sundio Helioso[4].

Eriziktono disdegnis la gediojn, kaj ne plenumis la devigajn oferadojn. Por konstrui imponan manĝosalonon per ĝia ligno, li ordonis la dehakadon de arbareto dediĉita al Demetra en Dotio, kies plej sakrala arbo estis granda kverko kovrita per votgirlandoj, kiuj simbolis ĉiun preĝon donitan de la diino. Ĝi estis parto de praa sanktejo konstruita de la pelasgoj, la antaŭ-helena tribo kiu loĝis en Tesalio ĝis kiam la patro de Eriziktono forpelis ilin. Pro respekto kaj timo al Demetra, la religiemaj servantoj de Eriziktono rifuzis faligi ĝin. Kolerite, li prenis hakilon kaj tranĉis la kverkon malsupren, kun la helpo de dudek gigantoj laŭ kelkaj versioj, eĉ sciante ke per tiu ago li ankaŭ mortigos la driadon loĝantan en ĝi.

Timigite, la nimfoj petis helpon al Demetra, kiu ne hezitis interveni. Tamen, ŝi konsentis al Eriziktono plian okazon pripensi sian agon. Ŝi adoptis la formon de sacerdotino sia nomiĝinta Nicipa kaj tiumaniere klopodis konvinki lin rezegni sian sakrilegian projekton. Sed Eriziktono estis orgojla homo, kaj anstataŭ mediti, li minacis la diinon per la hakilo kaj daŭrigis sian laboron. La forvelkantaj vortoj de la driado estis kompreneble malbeno kontraŭ la tesalia reĝo, kiun Demetra volonte plenumis. Furioze kiel neniam antaŭe, ŝi alvokis la venĝan diinon Nemeza kaj la dajmonon Limoso, personigo de malsato, kiu eniris la stomakon de la tesaliano.

De tiam, Eriziktono suferis senindulgan kaj nesatigeblan manĝavidon. En li, manĝajoj reagis kiel fuelo en fajro: ju pli li manĝis, des pli malsata li iĝis. Li vendadis iom post iom ĉiujn siajn riĉaĵojn por aĉeti nutraĵojn, sed li daŭre restis malsata. Lia patro oferis sian helpon, sed la avidemo de Eriziktono estis tia, ke ankaŭ Triopo ruiniĝis. Eriziktono devenis turmentita almozulo kiu petegis kompaton kaj manĝaĵon surstrate, kie li manĝis ion ajn, eĉ rubon. Finfine, li forlasis la nuran havaĵon kiu restis al li: li vendis sian propran filinon Mestra en sklavecon.

Mestra iam estis amantino de la mardio Pozidono, kiu donacis al ŝi la kapablon ŝanĝi ŝian formon laŭvole. Do, ŝi profitadis tiun eksterordinaran povon por liberiĝi de sia sklaveco kaj reveni ĉe sia patro. Pro fila amo al li, ŝi konsentis sinsekvajn sklavigojn, sciante ke ŝi kapablis ekskapi de ĉiuj siaj mastroj. Sed la mono devenanta de tio ne sufiĉis por konsoli la malsategon de Eriziktono, kiu finfine manĝis sian propran korpon en despero kaj finis per tio sian turmenton[5][6].

Laŭ la mitologoj, la rakontoj pri Eriziktono kaj sia patro Triopo[7] apartenas al la plej antikva agrokultura religio, tre ligita ankaŭ al postmorto kaj subgrunda kultado.


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Tesalio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Cekropso
 
Aglaŭra
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eriziktono
 
Hersa
 
Hermeso
 
Hiperiono
 
Teja
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Cefalo
 
 
 
Eosa
 
Helioso
 
Roda
 
 
 
 
 
Mirmidono
 
Pizidika
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aktoro
 
Aŭgeso
 
 
Kandalo
 
Cerkafo
 
Tenago
 
Triopo
 
Hiscila
 
Eŭpolomia
 
Antifo
 
Aktoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Elektriona
 
Makaro
 
Okimo
 
Trinakso
 
Hirmina
 
Forbaso
 
Eriziktono
 
 
 
 
 
 
Ifimedio
 
Aleo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Mestra
 
Pozidono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝoj de TesalioPoste:
TriopoEriziktonoForbaso

Atika Eriziktono[redakti | redakti fonton]

Ilitia (dekstre) sur amforo konservita en Luvro (550-525 a.K.). Eriziktono enkondukus la kultadon al tiu ĉi diino en Atiko.

Tiu Eriziktono estis atena princo, nura vira filo de la unua reĝo de la urbo, Cekropso la 1-a, kaj de lia edzino Agraŭla. Li estis, do, frato de la famaj Aglaŭra, Hersa kaj Pandroza.

Laŭ onidiro, li mortis en Prazio (Prasiae, nuntempa Porto Rafti[8]), sur la orienta marbordo de Atiko, kiam li revenis el la sakrala insulo Deloso portante skulptaĵon de Ilitia, diino de akuŝado. Laŭtradicie, ĝi estis unu el la tri antikvaj lignaj statuoj de tiu diino kiujn oni montradis en ŝia templo en Ateno. Eriziktono enkondukis la kultadon al tiu diino en Atikon, sed li multe vojaĝadis al Prazio por plenumi tie ritojn honore kaj al Ilitia kaj al Apolono, en kiu templo li oferadis la unuajn fruktojn de ĉiu sezono. Estis dum unu el tiaj vojaĝoj kiam morto trafis lin.

Paŭzanio asertas ke la tombejo de Eriziktono estis vizitebla en Prazio, kie oni honoris lian kadavron post kiam lia ŝipo alvenis en havenon[9][10]. Li nek navis idaron, nek heredis la regnon de Cekropso, kiu supervivis lin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ioannis Ziogas. Ovid and Hesiod, paĝ. 141.
  2. Kalimako. Himno 6 al Demetra, 65.
  3. Eliano. Historiaj diversaĵoj, 1.27.
  4. Suido, s.v. Aithon.
  5. Ovidio. Metamorfozoj, 8.738-878.
  6. Kalimako. Himno al Demetra, 34 kaj sekv.
  7. Pseŭdo-Higeno. Astronomica, 2.14. En ĝi oni atribuas, eble pro mistraduko, la travivaĵojn de Eriziktono al lia patro Triopo.
  8. Πόρτο Ράφτη, «Porto de la tajloro». Ĝia oficiala nomo estas Limen Mesogaias (Λιμήν Μεσογαίας), Porto de Mesogea.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.5., 1.18.5 kaj 1.31.2.
  10. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.2.