Atlanta Publika Sekureca Trejnejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlanta Publika Sekureca Trejnejo
policejo
polica lernejo [+]

LandoUsono
SituoAtlanto
- koordinatoj33° 41′ 38″ N, 84° 20′ 10″ U (mapo)33.69383-84.33606Koordinatoj: 33° 41′ 38″ N, 84° 20′ 10″ U (mapo)

Areo34 ha

Atlanta Publika Sekureca Trejnejo (Georgio)
Atlanta Publika Sekureca Trejnejo (Georgio)
DEC
Atlanta Publika Sekureca Trejnejo
Atlanta Publika Sekureca Trejnejo

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Atlanta Publika Sekureca Trejnejo (angle Atlanta Public Safety Training Center), pli ofte nomata Cop City ("Policurbo"), estas konstruata polica kaj estingista trejnejo en la arbaro South River Forest de Kantono Dekalb, proksime al Atlanto, Georgio, Usono. Granda parto de la tereno apartenis al la Malnova Atlanta Mallibereja Bieno, forlasita en 1995.

En 2021 la atlanta urba registaro elektis la lokon kiel la solan taŭgan por konstrui la trejnejon. Sekve ekestis la plurfaca sencentra movado Stop Cop CitySCC ("Haltigu Policurbon"), ankaŭ nomata Block Cop City & Defend the Atlanta ForestDTF ("Bloku Policurbon kaj Defendu la Atlantan Arbaron"), kiu oponas la konstruon. Ĝi kritikas la pliintensiĝon kaj armeigon de polica agado en Atlanto, kie pluraj manifestacioj kontraŭ polica perforto okazis post la murdo de George Floyd kaj la mortigo de Rayshard Brooks, faritaj de policanoj en 2020,[1].[2][3] Ĝi asertas, ke la detruo de la arbaro pligravigos ekonomiajn kaj ekologiajn problemojn en kvartalo, kies loĝantaro estas plejparte malriĉa kaj nigra.[4] Apogantoj de la projekto asertis, ke ĝi estas necesa por plikuraĝigi la policon kaj batali kontraŭ krimoj, ke neniu alternativa loko estas uzebla, kaj ke la Malnova Atlanta Mallibereja Bieno "ne estas arbaro".[3]

En januaro 2023 la atlanta polico pafmortigis movadanon Manuel Esteban Paez Terán, kaj asertis - false, laŭ jurmedicinaj pruvoj - ke li pafis al la policanoj. Aliaj movadanoj de Stop Cop City estis arestitaj fine de 2022 kaj komence de 2023 kaj akuzitaj pri enlanda terorismo; la valideco de la akuzoj estas disputata en tutlanda polemiko.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Grafitio tekstanta Stop Cop City! ("Haltigu Policurbon!").
Manifestacio de Stop Cop City en Atlanto la 22-an de januaro 2023

La projekta kliento estas la Atlanta Polica Fondaĵo (Atlanta Police FoundationAPF) kaj la agantaj konsultistoj estas Terracon Consultants.[6]

En septembro 2021, la urbestro de Atlanto, Keisha Lance Bottoms, kun Dave Wilkinson, ĈPO de la Atlanta Polica Fondaĵo, anoncis ke la loko estis elektita kiel situo de trejnejo, ĉar oni taksis ĝin la sola taŭga situo disponebla por la urbo.[7] Bottoms antaŭe apogis tiun situon en la printempo de tiu jaro.[7] La urba registaro aprobis la planon post 17 horoj da publikaj komentoj de pli ol 1100 loĝantoj, el kiuj 70% komentis kontraŭ la projekto.[3] Loĝantoj zorgis, ke la antaŭaproba procezo estis kaŝa, kun malmultaj opinioj de koncernotaj komunumoj.[8] La urbo nomumis komunuman konsilkomitaton, kaj en 2022 la atlanta urbestro Andre Dickens asertis ke estis "multe da spaco por opinioj".[3] La konsilkomitato ne inkludas reprezentantojn de pormediaj grupoj, sed jes de la polica kaj fajrestinga departementoj kaj de la administracio de Dickens.[3] Unu kritikema oponanto de la trejnejo estis forigita de la konsilkomitato.[3]

Ĉirkaŭloĝantoj, kiuj apogas la konstruon de la trejnejo, diris ke ili volas bone trejnitan policon, kaj esperas ke la projekto plibonigos la kvaliton de la atlanta polico por plisekurgi iliajn komunumojn.[8]

DTF-anoj gvidis malinvestajn movadojn kontraŭ firmaoj, kiuj financis APF, kaj kvar "agsemajnaj" kampanjoj en 2021–22 inkludis vivan muzikon, varkolektojn, kapabligojn, kaj historiajn lecionojn pri la areo.[9] Dekoj da komunumaj kaj regionaj organizaĵoj oponis la projekton.[10][11][12]

Du pormediaj organizoj, la Koalicio South River Forest kaj la Alianco Baseno South River, komencis proceson kontraŭ la konstruo de filmostudio.[3]

Prepara hakado sur la loko komenciĝis en majo 2022.[13]

Manifestacio en januaro 2023 protests kontraŭ la konstruo

Kvin manifestacianoj estis arestitaj en decembro 2022 kaj akuzitaj pri enlanda terorismo.[14][15]

Mortigo de Manuel Paez[redakti | redakti fonton]

En januaro 2023, la polico pafmortigis 26-jaran[16] manifestacianon, Manuel Esteban Paez Terán.[17] Samtempe policano ricevis pafvundon en la kruro, kaj policanoj asertis ke Paez pafis al ili sen averto.[17] Aliaj manifestacianoj, du sendependaj ĵurnalistoj kiuj estis intervjuintaj Paez, kaj liaj parencoj disputis kontraŭ la aserto, ke li pafis unue. La Georgia Buroo de Enketado faris balistikan analizon, kiu konkludis ke la kuglo, kiu vundis la policanon, kongruis kun pafilo trovita en la havaĵo de Paez kaj laŭleĝe aĉetita de li.[18] En marto, la familio de Paez anoncis la rezultojn de sendependa sekco, laŭ kiu oni pafis lin dek kvar fojojn dum li sidis sur la grundo kun krucitaj kruroj kaj la manoj en la aero.[19][20]

Manifestaciaj ŝildoj en januaro 2023

Arestoj en 2023[redakti | redakti fonton]

Dum manifestacio en la 5-a de marto 2023, kelkaj manifestacianoj ĵetis rokojn, brikojn, brulbotelojn, kaj artfajraĵojn kontraŭ policanoj, kaj detruis kelkajn konstruajn veturilojn.[21][22] Post kelkaj horoj, la polico raziis la proksime okazantan Muzikfestivalon de South River kaj arestis 35 homojn, asertante ke vandaloj kaŝis sen en la homamason.[23] 23 arestitoj estis akuzitaj pri enlanda terorismoj. La arestordonoj bazis la akuzon de enlanda terorismo sur tio, ke la akuzitoj havis koton sur la piedoj aŭ jurhelpajn telefonajn numerojn skribitajn sur la korpo, konsiderante tiujn faktojn motivoj de verŝajna suspekto. Ili prezentis neniun rektan pruvindikojn, ke tiuj homoj partoprenis en perforta, havaĵdamaĝa, aŭ ia kontraŭleĝa agado. La aliaj 12 arestitoj estis liberigitaj.[23] Unu arestito estis franco, unu estis kanadano, kaj du estis loĝantoj de Georgio.[22][15][24] Oni proponis kaŭcion nur al unu, advokato por la Suda Malriĉeca Jura Centro, kiu ĉeestis nur kiel observanto kaj tial estis liberigita kontraŭ kaŭcio de $5,000.[25]

En majo 2023, oni arestis tri movadanojn kaj akuzis ilin pri krimega timigo de policano kaj krimeta insido, puneblaj per ĝis 20 jaroj en malliberejo, tial ke ili faris afiŝojn en publikaj spacoj kaj identigis la policanon, kiu mortigis Manuel Paez.[26] En la sama monato oni arestis aliajn tri movadanojn kaj akuzis ilin pri karitatfraŭdo kaj monlavado tial, ke ili organizis kaŭcifonduson. [27] La Prokuroro de Georgio, Chris Carr, promesis “ne ripozi ĝis ni estos respondecigintaj ĉiun financinton, organizinton, aŭ partopreninton” de la manifestacioj.[28]

Ĝis majo prokuroroj akuzis pli ol 40 manifestacianojn pri enlanda terorismo,[29] kion Human Rights Watch taksis "provo kalumnii manifestacianojn kvazaŭ ili estas minacoj al nacia sekureco".[30]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "No charges against Atlanta officers in fatal shooting of Rayshard Brooks", The Atlanta Journal-Constitution, 23-a de aŭgusto 2020.
  2. Abolitionists and Environmentalists in Atlanta Band Together to "Stop Cop City" (en-US). Alirita December 10, 2022.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Bethea, Charles (3-a de aŭgusto 2022). "The New Fight Over an Old Forest in Atlanta". The New Yorker (in angla usona). Retrieved 10-a de decembro 2022. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date= and |date= (help)
  4. Atlanta organizers unveil plan to stop 'Cop City' at the ballot box (angle) (2023-06-07). Alirita 2023-11-03.
  5. . Atlanta Cop City Protesters Charged With Domestic Terror for Having Mud on Their Shoes (angle) (March 9, 2023). Arkivita el la originalo je 12-a de marto 2023. Alirita 2023-03-12.
  6. Phase I Environmental Site Assessment Arkivigite je 2023-10-15 per la retarkivo Wayback Machine, Terracon Consultants, 22-a de aprilo 2021
  7. 7,0 7,1 Huynh, Anjali, "Atlanta Mayor Bottoms says forested land only option for public safety training center", The Atlanta Journal-Constitution, September 9, 2021. (angle)
  8. 8,0 8,1 . Atlanta wants to build a massive police training facility in a forest. Neighbors are fighting to stop it (angle) (24-a de septembro 2022). Alirita 10-a de septembro 2022.
  9. "INSTITUTE INDEX: Defending Atlanta's last forest from 'Cop City'", 2-a de septembro 2022. (angle)
  10. 64 groups and businesses sign on to oppose public safety training center ahead of City Council resolution (en-US) (24-a de junio 2022). Alirita 2023-01-30.
  11. Capelouto, J. D., "SE Atlanta neighborhoods: Don't build police training facility on old prison farm site", The Atlanta Journal-Constitution. (angle)
  12. What is 'Cop City'? How opposition to an Atlanta police center prompted national demonstrations (angle) (January 26, 2023). Alirita 2023-01-30.
  13. Public Safety Training Centre Update Arkivigite je 2023-06-02 per la retarkivo Wayback Machine, Atlanta Police Foundation, 2022
  14. Protesters respond to 'domestic terrorism' arrests at future Atlanta Public Safety Training Center site (en-US) (16-a de decembro 2022). Arkivita el la originalo je 7-a de marto 2023. Alirita 7-a de marto 2023.
  15. 15,0 15,1 . 23 charged with terrorism in Atlanta 'Cop City' protest (angle) (6-a de marto 2023). Arkivita el la originalo je March 7, 2023. Alirita 7-a de marto 2023.
  16. . What is 'Cop City?' Why activists are protesting police, fire department training center in Atlanta. (en-US). Arkivita el la originalo je 6-a de marto 2023. Alirita 7-a de marto 2023.
  17. 17,0 17,1 . 'Assassinated in cold blood': activist killed protesting Georgia's 'Cop City' (angle) (21-an de januaro 2023). Alirita 2023-01-23.
  18. "GBI: Gun used to shoot trooper at site of Atlanta Public Safety Training Center bought legally by suspect", Fox5 Atlanta.
  19. Owen, Tess, "Police Shot 'Stop Cop City' Activist 14 Times With Their Hands Up, Independent Autopsy Shows", Vice News, 13-a de marto 2023.
  20. Rico, R.J., "Autopsy report says 'Cop City' protester had hands raised when killed", PBS News, 13-a de marto 2023.
  21. "Atlanta 'Cop City': Arrests as protesters clash with police", BBC News, 6-a de marto 2023. (en-GB)
  22. 22,0 22,1 . 23 face domestic terrorism charges after arrests in 'Cop City' protests at planned police training site in Atlanta (angle) (6-a de marto 2023). Arkivita el la originalo je 7-a de marto 2023. Alirita 7-a de marto 2023.
  23. 23,0 23,1 "Muddy Clothes? 'Cop City' Activists Question Police Evidence", US News and World Report, marto 2023.
  24. 23 charged with domestic terrorism after a violent night at Atlanta public safety training center site Arkivigite je 2023-06-08 per la retarkivo Wayback Machine, WSB via Yahoo, 6-a de marto 2023
  25. Judge denied bond for all but 1 of 23 arrested for attack at planned police training facility Arkivigite je 2023-06-08 per la retarkivo Wayback Machine, WSB via Yahoo, 7-a de marto 2023
  26. Activists Face Felonies for Distributing Flyers on "Cop City" Protester Killing (2-a de majo 2023). Alirita 20 May 2023.
  27. "ATLANTA POLICE ARREST ORGANIZERS OF BAIL FUND FOR COP CITY PROTESTERS", The Intercept, 31-a de majo 2023.
  28. "Atlanta police arrest 3 organizers behind bail fund supporting protests against 'cop city'", PBS.
  29. Bethea, Charles (2023-08-12). "Can "Cop City" Be Stopped at the Ballot Box?". The New Yorker (in angla usona). ISSN 0028-792X. Retrieved 2023-09-01.
  30. Pratt, Timothy, "'Threatened and vulnerable': Cop City activists labeled as terrorists pay high price", The Guardian, 2023-08-28. (en-GB)