Atlanta kompromiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Atlanta kompromiso (angle Atlanta Compromise) de 1895 estis neformala interkonsento inter gvidantoj de la afrik-usona komunumo kaj eŭropdevenaj politikistoj de la sudaj ŝtatoj de Usono.

Fono[redakti | redakti fonton]

La kompromiso publikiĝis en la kotona ekspozicio de Atlanto. Booker T. Washington, prezidanto de la Tuskegee Institute, la nuna Universitato de Tuskegee, estis la gvida interkonsentinto flanke de afrik-usonanoj. Ili laŭ la kompromiso rezignis pri universitata eduko kaj postulis fidindecon de la jura sistemo, sed ne juran samrajtecon. Tiel ĝi ricevis larĝan konsenton ankaŭ en la sudaj ŝtatoj de Usono kaj en ties eŭropdevena gvida socia tavolo. Substrekiĝis la graveco de larĝa profesia eduko.[1] [2] La tiucele fondita Tuskegee Institute ebligis vastajn metiajn edukajn programojn por afrik-usonanoj. La organizaĵo National Negro Business League luktis por la profesiaj interesoj de la afrik-usonaj metiistoj. Kiam Booker Washington mortis en 1915, la instituto konsistis el 123 konstruaĵoj sur terono de 930 hektaroj kaj posedis maŝinojn en valoro de pli ol miliono da usonaj dolaroj.

Malkonsento[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento W. E. B. DuBois kaj aliaj kritike komentis la kompromison. Du Bois postulis plian universtitatan edukon de afrik-usonanoj kaj komencis movadon cele al samrajteco kaj civilaj rajtoj. Por la morto de Booker Washington en 1915 ambaŭ branĉoj de la afrik-usona movado pli kaj pli unuiĝis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Croce, Paul (2001), "Accommodation versus Struggle", en W. E. B. Du Bois: An Encyclopedia, eldonintoj Gerald Horne kaj Mary Young , Greenwood, ISBN 978-0-313-29665-9.
  • Harlan, Louis R. (1986), Booker T. Washington: the wizard of Tuskegee, 1901-1915, Oxford University Press, paĝoj 71–120.
  • Harlan, Louis R. (2006), "A Black Leader in the Age of Jim Crow", in The racial politics of Booker T. Washington, eldonintoj Donald Cunnigen, Rutledge M. Dennis, Myrtle Gonza Glascoe, Emerald Group Publishing, paĝo 26.
  • Lewis, David Levering, (2009), W.E.B. Du Bois: A Biography, Henry Holt and Co., ampleksigita noveldono de 1994. ISBN 978-0-8050-8769-7.
  • Logan, Rayford Whittingham, The Betrayal of the Negro, from Rutherford B. Hayes to Woodrow Wilson, Da Capo Press, 1997, paĝoj 275–313.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kompromiss von Atlanta en la germana Vikipedio.