Atlas Maior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Titolpaĝo el 1645

Atlas Blaeu, pli malfrue Atlas Maior (latine: „pli granda maparo“) estas la nomo de maparo, kiun eldonis Willem Janszoon Blaeu, sed kiun estis kompilinta lia filo, la amsterdama eldonisto Joan Blaeu, de 1662 ĝis 1665. Ĝi estas unu el la plej gravaj maparoj de la 17-a jarcento. Atlas Maior estis la plej multkosta kaj plej ampleksa libro publikigata en la 17-a jarcento. Ĝi restis dum 100 jaroj la deviga mondmaparo.

Apoge je la titolo Theatrum orbis terrarum de la maparo de Abraham Ortelius (unua eldono en 1570), ĉi tiu „nova maparo“ aperis en 1635 sub la titolo Theatrum orbis terrarum, sive, Atlas novus kiel latina eldono en du volumoj. Pluaj duvolumaj eldonoj aperis en la germana, nederlanda kaj franca.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]