August von Kotzebue
August von KOTZEBUE (naskiĝinta la 3-an de majo 1761 en Weimar; mortigita la 23-an de marto 1819 en Mannheim) estis tre sukcesa germana dramverkisto. Lia mortigo estis la preteksto por la rezolucioj de Karlsbad.
En Esperanto aperis
- La malfeliĉuloj. (Die Unglücklichen.) Unuakta komedio de Louis Schneider laŭ August von Kotzebue. Esperantigis Leopold Elb. En: Tri unuaktaj komedioj, Berlino 1908.
- Nenio povas resti. (Es kann ja nicht immer so bleiben.) Kanto kun melodio de Friedrich Heinrich Himmel. Tradukis I. W. Schilde. En: Elekto el la "germana kanttrezero" de Erk, Lepsiko 1930.