Augusto Casquero de la Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Augusto Casquero)

Augusto CASQUERO DE LA CRUZ [kaskEro] (naskiĝis en Plasencia (provinco de Cáceres) Hispanio, 31-a de januaro 1945, mortis en Valencio, 19-a de septembro 2023) estis hispana esperantisto.

Li estis oficiro de la hispana Armeo, diplomita profesoro pri Ĝenerala Baza Edukado, kaj licenciulo pri Edukado, en la branĉo de Speciala Edukado en la Komplutensa Universitato de Madrido (1985). De 1987 li laboris kiel logopedo.

Ekde la jaro 1969, kiam li esperantistiĝis, li instruis la lingvon en Madrido kaj Valencio, sed ankaŭ en aliaj landoj, kiel Slovakio, Pollando, Usono kaj dum la lastaj jaroj en Ĉinio. Li instruis Esperanton dum ses jaroj en la Fakultato pri Filologio de Valencio (Hispanio).

Augusto Casquero okupis diversajn postenojn en Esperantistaj asocioj, inter kiuj li estis Prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo, Prezidanto de Valencia Esperanto-Federacio, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en Valencio (1993) kaj de pluraj hispanaj kongresoj. Li estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, inter 2005 kaj 2008.

Li ricevis du literaturajn premiojn en Esperanto (mallongaj rakontoj) kaj unu en valencia lingvo (eseo). Li verkis dudekon da eseoj pri Esperanto, pedagogio kaj logopedio, kaj centojn da artikoloj en Esperanto. Li estis verkanto por la revuo Monato.

Augusto ricevis la Internacian Premion Ada Fighiera-Sikorska, en 2004, pro sia agado en la esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]