Augusto Monterroso
Augusto Monterroso | |
---|---|
gvatemala verkisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Augusto Monterroso Bonilla |
Aliaj nomoj | Augusto Monterroso • Tito Monterroso |
Naskiĝo | 21-a de decembro 1921 en Tegucigalpo, Honduro |
Morto | 7-a de februaro 2003 en Meksikurbo, Meksiko |
Lingvoj | hispana |
Loĝloko | Honduro • Gvatemalo • Meksiko |
Ŝtataneco | Honduro • Gvatemalo |
Familio | |
Edz(in)o | Bárbara Jacobs |
Okupo | |
Okupo | verkisto • diplomato |
Augusto MONTERROSO (21-a de decembro 1921 - 7-a de februaro 2003) estis gvatemala verkisto.
Li naskiĝis en Tegucigalpo, Honduro, sed estis gvatemala civitano. Li tamen devis ekziliĝi en Meksikion, pro sia opono al la diktatoroj de sia lando kaj al la interveno de la usona registaro. Li forpasis en Meksikurbo, kie li estis loĝinta el 1944. Oni rigardas lin kiel unu el la plej grandaj verkistoj de mallongaj rakontoj fikciaj. Li skribis pri malsimplaj temoj.
Monterroso verkis diversajn librojn, ĉefe el rakontoj. Estas tre fama lia rakonto "La dinosaŭro", eble la plej mallonga el la mondo:
- "Cuando despertó, el dinosaurio todavía estaba allí."
- ("Kiam li* vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ estis tie." *Oni ne certas pri la subjekto, ĝi povus esti ankaŭ "ĝi" aŭ "ŝi")
Verkoj
- La oveja negra y demás fábulas (1969) (La nigra ŝafino kaj aliaj fabloj)
- Movimiento perpetuo (1972) (Ĉiama movado)
- Lo demás es silencio (romano, 1978) (La resto estas silento)
- La palabra mágica (1983) (La vorto magia)
- La letra e: fragmentos de un diario (1987) (La litero e: pecoj el taglibro)
- La vaca" (esearo , 1998) (La bovino)
- El eclipse (La eklipso)
- El Dinosaurio (La dinosaŭro)