Ausentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ausentes
filmo
Originala titolo Ausentes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2005
Ĝenro psikologia suspensa filmo
Kameraado Josep Maria Civit i Fons
Reĝisoro(j) Daniel Calparsoro
Scenaro Daniel Calparsoro • Ray Loriga • Elio Quiroga
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Carlos Jean
Rolantoj Ariadna Gil • Jordi Mollà • Mar Sodupe • Àlex Brendemühl • Félix Granado • Nacho Pérez
IMDb
vdr

Ausentes (Forestantoj) estas hispana drama filmo premierita en 2005 kaj reĝisorita de Daniel Calparsoro. Stelulis Jordi Mollà, Nacho Pérez kaj Ariadna Gil.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Julia estis maldungita el oficejo kaj serĉas novan laborpostenon. Samuel, ŝia edzo, kreanto de videoludoj, laboras ĉefe hejme. Kun siaj du filoj, Félix kaj Luis, ili translokiĝas el malgranda urba loĝejo al granda domo en ĉirkaŭo trankvila kaj sekura: ĝi estis la raaligo de ilia revo ekde longe. Ĉio bone iras, sed Julia ŝajnas priokupita. Per la interna sekursistemo, ŝi vidas virinon veni al ŝia hejmo. Ŝi aŭdas la hejmsonorilon, kaj, kiam ŝi malfermas, estas neniu. Ŝi aliras surstraten kaj vidas neniun, eĉ ene de la domoj. Ŝi panikas, revenas hejmen, kaj terurita klopodas por klarigi la aferon al Samuel, kiu ne komprenas ŝin, kaj lia filo Féliz kredas, ke ŝi freneziĝis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ariadna Gil kiel Julia
  • Jordi Mollà kiel Samuel
  • Nacho Pérez kiel Félix
  • Omar Muñoz kiel Luis
  • Mar Sodupe kiel María
  • Alex Brendemühl kiel laborestro
  • Félix Granado kiel flegisto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ausentes en la hispana Vikipedio.