Aviadila kraŝo en Jaroslavl (2011)
Etoso
Aviadila kraŝo en Jaroslavl | |||
---|---|---|---|
| |||
aviadila akcidento | |||
Ĝenerala informo | |||
Dato | 7-an de septembro 2011 | ||
Tempo | 16:02 de loka tempo | ||
Karaktero | falo de la aviadilo mallonge post starto | ||
Kaŭzo | esplorata | ||
Loko | Volgo, proksime de Jaroslavl, Rusio | ||
Geografia situo | 57° 33′ 7″ N, 40° 7′ 16″ O (mapo)57.55194444444440.121111111111Koordinatoj: 57° 33′ 7″ N, 40° 7′ 16″ O (mapo) | ||
Punkto de elflugo | Flughaveno Tunoŝna, Jaroslavl | ||
Punkto de alflugo | Minsko, Belorusio | ||
Pereintoj | 44 mortintaj | ||
Vunditoj | 1 | ||
Aviadilo | |||
Tipo | Jak 42 | ||
Flugkompanio | Yak-Service | ||
Pasaĝeroj | 37 | ||
Aviadilanoj | 8 | ||
Postvivintoj | 1 persono | ||
| |||
Kraŝo de aviadilo Jak-42 apud rusa Jaroslavl okazis la 7-an de septembro 2011. La aviadilo Jak-42, sur kies ferdeko troviĝis hokea teamo de Lokomotiv Jaroslavl, kraŝis proksime de Jaroslavl dum sia vojo ĝis belorusia Minsko, kie ĝi devis komenci novan hokean sezonon de Kontinenta hokea ligo.
La aviadilo kraŝis je la deksesa horo posttagmeze, proksimume duonkilometron de la flughaveno Tunoŝna, kiam post la starto el la flughaveno ĝi ne sukcesis sufiĉe altiĝi. Post kunpuŝiĝo kun flughavena lumturo, ĝi krevis kaj partoj de rompitaĵoj falis en la proksiman riveron Tunoŝonka.
Personoj sur la ferdeko
[redakti | redakti fonton]Hokea teamo
[redakti | redakti fonton]- golulo Aleksandr Vjuchin, 38 jaroj (Ukrainio)
- golulo Stefan Liv, 30 jaroj (Svedio)
- defendanto Vitalij Anikijenko, 24 jaroj (Ukrainio)
- defendanto Miĥail Balandin, 31 jaroj (Rusio)
- defendanto Robert Dietrich, 25 jaroj (Germanio)
- defendanto Marat Kalimulin, 23 jaroj (Rusio)
- defendanto Jurij Uriĉev, (Rusio)
- defendanto Karel Rachůnek, 32 jaroj (Ĉeĥio)
- defendanto Ruslan Salej, 36 jaroj (Belorusio)
- defendanto Kārlis Skrastinš, 37 jaroj (Latvio)
- defendanto Pavel Trachanov, 33 jaroj (Rusio)
- maldekstra alo Sergej Ostapĉuk, 21 jaroj (Belorusio)
- maldekstra alo Aleksandr Vasjunov, 23 jaroj (Rusio)
- maldekstra alo Artjom Jarĉuk, 21 jaroj (Rusio)
- maldekstra alo Ivan Tkaĉenko, 31 jaroj (Rusio)
- meza alo Daniil Sobĉenko, 20 jaroj (Ukrainio)
- meza alo Gennadij Ĉurilov, 24 jaroj (Rusio)
- meza atakanto Josef Vašíček, 30 jaroj (Ĉeĥio)
- meza atakanto Pavol Demitra, 36 jaroj (Slovakio)
- meza atakanto Nikita Kljukin, 21 jaroj (Rusio)
- dekstra alo Aleksandr Galimov, 26 jaroj (Rusio; li mortis la 12an de septembro en moskva hospitalo)[1]
- dekstra alo Aleksandr Kaljanin, 23 jaroj (Rusio)
- dekstra alo Andrej Kirjuĥin, 24 jaroj (Rusio)
- atakanto Jan Marek, 31 jaroj (Ĉeĥio)
- atakanto Pavel Snurnicyn, 19 jaroj (Rusio)
Realiga teamo
[redakti | redakti fonton]- ĉeftrejnisto Brad McCrimmon, 52 jaroj (Kanado)
- trejnisto Igor Koroljov, 41 jaroj (Rusio)
- trejnisto Aleksandr Karpovcev, 41 jaroj (Rusio)
- kondiĉa trejnisto Nikolaj Krivonosov, (Belorusio)
- video operatoro Jurij Baĥvalov
- kustodo/masaĝisto Aleksandr Beljajev
- masaĝisto Jevgenij Kunnov
- masaĝisto Vjaĉeslav Kuznecov
- administranto Vladimir Piskunov
- analitika trejnisto Jevgenij Sidorov
- kuracisto Andrej Zimin
Homekipo
[redakti | redakti fonton]- Andrej Anatolijeviĉ Solomencev – kapitano de la aviadilo
- Igor Konstantinoviĉ Ĵevelov – dua piloto
- Sergej Valerjeviĉ Ĵuravljov – mekanikisto
- Jelena Aleksandrovna Sarmatova – stevardino
- Nadeĵda Muzafarovna Maksumova – stevardino
- Jelena Miĥajlovna Ŝalina – stevardino
- Vladimir Jurjeviĉ Matjuŝkin – aviadila inĝeniero
- Aleksandr Borisoviĉ Sizov – aviadila inĝeniero (li supervivis la kraŝon)