Aviadila kraŝo en Jaroslavl (2011)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aviadila kraŝo en Jaroslavl
Rusia prezidento Dmitrij Medvedev sur la loko de akcidento


Rusia prezidento Dmitrij Medvedev sur la loko de akcidento

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  7-an de septembro 2011
Tempo  16:02 de loka tempo
Karaktero  falo de la aviadilo mallonge post starto
Kaŭzo  esplorata
Loko  Volgo, proksime de Jaroslavl, Rusio
Geografia situo 57° 33′ 7″ N, 40° 7′ 16″ O (mapo)57.55194444444440.121111111111Koordinatoj: 57° 33′ 7″ N, 40° 7′ 16″ O (mapo)
Punkto de elflugo  Flughaveno Tunoŝna, Jaroslavl
Punkto de alflugo  Minsko, Belorusio
Pereintoj  44 mortintaj
Vunditoj  1
Aviadilo
 Tipo  Jak 42
Flugkompanio  Yak-Service
Pasaĝeroj  37
Aviadilanoj  8
Postvivintoj  1 persono
Aviadila kraŝo en Jaroslavl (Eŭropa Ruslando)
Aviadila kraŝo en Jaroslavl (Eŭropa Ruslando)
DEC
Aviadila kraŝo en Jaroslavl
Aviadila kraŝo en Jaroslavl
Akcidento de Aviadila kraŝo en Jaroslavl
vdr

Kraŝo de aviadilo Jak-42 apud rusa Jaroslavl okazis la 7-an de septembro 2011. La aviadilo Jak-42, sur kies ferdeko troviĝis hokea teamo de Lokomotiv Jaroslavl, kraŝis proksime de Jaroslavl dum sia vojo ĝis belorusia Minsko, kie ĝi devis komenci novan hokean sezonon de Kontinenta hokea ligo.

La aviadilo kraŝis je la deksesa horo posttagmeze, proksimume duonkilometron de la flughaveno Tunoŝna, kiam post la starto el la flughaveno ĝi ne sukcesis sufiĉe altiĝi. Post kunpuŝiĝo kun flughavena lumturo, ĝi krevis kaj partoj de rompitaĵoj falis en la proksiman riveron Tunoŝonka.

Personoj sur la ferdeko[redakti | redakti fonton]

Hokea teamo[redakti | redakti fonton]

Realiga teamo[redakti | redakti fonton]

  • ĉeftrejnisto Brad McCrimmon, 52 jaroj (Kanado)
  • trejnisto Igor Koroljov, 41 jaroj (Rusio)
  • trejnisto Aleksandr Karpovcev, 41 jaroj (Rusio)
  • kondicia trejnisto Nikolaj Krivonosov, (Belorusio)
  • video operatoro Jurij Baĥvalov
  • kustodo/masaĝisto Aleksandr Beljajev
  • masaĝisto Jevgenij Kunnov
  • masaĝisto Vjaĉeslav Kuznecov
  • administranto Vladimir Piskunov
  • analitika trejnisto Jevgenij Sidorov
  • kuracisto Andrej Zimin

Homekipo[redakti | redakti fonton]

  • Andrej Anatolijeviĉ Solomencev – kapitano de la aviadilo
  • Igor Konstantinoviĉ Ĵevelov – dua piloto
  • Sergej Valerjeviĉ Ĵuravljov – mekanikisto
  • Jelena Aleksandrovna Sarmatova – stevardino
  • Nadeĵda Muzafarovna Maksumova – stevardino
  • Jelena Miĥajlovna Ŝalina – stevardino
  • Vladimir Jurjeviĉ Matjuŝkin – aviadila inĝeniero
  • Aleksandr Borisoviĉ Sizov – aviadila inĝeniero (li supervivis la kraŝon)

Referencoj[redakti | redakti fonton]