Avro 534 Baby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avro 534 Baby en la muzeo Queensland de Brisbano.

La Avro 534 Baby estis brita, malpeza biplano desegnita kaj produktita iom post la Unua mondmilito. La unua prototipo flugis por la unua fojo la 30-an de aprilo 1919, sed kraŝis post du minutoj pro eraro de la piloto. La dua prototipo ankaŭ kraŝis, severe vundante sian kreinton Roy Chadwick. La Baby tamen rapide famiĝis danke al pilotoj kiel Bert Hinkler.

La 31-an de majo 1920, Hinkler plenumis senhaltan flugon inter Croydon kaj Torino en 9 horoj kaj 30 minutoj. En junio 1922, alia Baby kun alia piloto plenumis la unuan flugon inter Londono kaj Moskvo.

Speciale modifita Avro 534 Baby akompanis la ekspedicio Shackleton-Rowett de Ernest Shackleton al Antarkto en 1921.