Avviso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avviso el Antverpeno datita en 26a de decembro 1663.

Avvisi (en itala: avviso [avˈviːzo]; plurale: avvisi) estis man-skribitaj novaĵ-leteroj uzitaj por dissendi politikajn, militajn kaj ekonomiajn novaĵojn rapide kaj efike tra Eŭropo, kaj pli specife en Italio, dum la komenco de la moderna epoko (1500-1700). Dekomence avvisi estis tre similaj al leteroj verkitaj kaj senditaj el unu potenculo al alia, sed diverĝis el tiaj leteroj en la 16a jarcento per pli normigaj praktikoj. Avvisi povas esti dividitaj en du kategorioj: 'publikaj' avvisi kaj 'sekretaj' avvisi, kvankam eĉ la ekzempleroj de tiuj publikaj estis ofte verkitaj de la sama persono.[1]

En itala lingvo, la vorto avviso estus tradukeblaj al noto, averto, novaĵo aŭ anonco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu (Infelise 2002), pp. 212, 214, 216-217.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • DeVivo, Filippo (2005), "Paolo Sarpi and the Uses of Information in Seventeenth-Century Venice", Media History, London: Routledge, 11 (1): 37–51
  • Infelise, Mario (2002), Roman Avvisi: Information and Politics in the Seventeenth Century. Court and Politics in Papal Rome, 1492-1700., Cambridge: Cambridge University Press, pp. 212–228