Aĝib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĝib
Persona informo
Morto
Tombo Umm el-Qa'ab vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Patro Den vd
Patrino Seshemetka vd
Edz(in)o Herneith vd
Infanoj Semerĥet vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Enskribo de Aĝib eltrovita en Abidozo

Aĝib (aŭ Aneĝib) estis la sesa faraono de la unua egipta dinastio, regante de ĉ. 2867-2861 a. K. aŭ ĉ. 2910 a. K.

En la epitomoj de Manetono li estas nomata Miebidos (Seksto Julio Afrika) aŭ Niebais (Eŭzebo de Cezareo) kiu komentas ke li regis 26 jarojn.

En la Reĝa listo de Torino li estas nomata Mergeregpen kaj regas 74 jarojn. Li aperas kiel Merbiap en la Reĝa listo de Abidozo kaj estas la unua reĝo registrita en la Reĝa listo de Sakkara kiel Merbiapen. Aĝib estas lia nomo de Horuso.

Preskaŭ ĉiuj egiptologoj malakceptas tiujn ciferojn favore al pli mallonga regado, pro la malmultaj informoj pri tiu ĉi faraono en la registraĵoj. Toby Wilkinson, en la rekonstruado de la ŝtono de Palermo (preskaŭ liatempa), donas al li 10 jarojn.

Manetono komentis ke li estis filo de la antaŭa faraono, Den. Unu el liaj edzinoj estis Batirites (Betrest), la patrino de la sekva faraono: Semerĥet, kiu estas ĝenerale konsiderata uzurpanto.

Den, lia antaŭulo, ĝuis longan regperiodon, de pli ol tridek jaroj, pro kio Aĝib estis sufiĉe plenaĝa kiam li entroniĝis. Tiutempaj dokumentoj sugestas ke li regis en Egiptio en nestabila politika epoko kaj dinastiaj konfliktoj inter la Suba kaj Supra Egiptio. Oni kredas ke Aĝib naskiĝis en la Supra Egiptio, pli specife en la urbo Abidozo.

La ŝtono de Palermo lin mencias kiel realiganto de militista ekspedicio kontraŭ la nomadoj kaj ke li fondis plurajn urbojn. Ofte, lia sereĥo estas forviŝata en kelkaj skribaĵoj de la epoko, afero atribuita al lia sukcedinto Semerĥet, kio indikas ke tiu epoko estis politike nestabila.