Aŭtomobila mondo Eisenach
Aŭtomobila mondo Eisenach | |||
---|---|---|---|
muzeo de aŭtomobilo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Eisenach | ||
Estiĝo | 1967 | ||
Malfermo | 4-a de junio 2005 | ||
Koordinatoj | 50° 58′ 52″ N, 10° 19′ 30″ O (mapo)50.981110.325Koordinatoj: 50° 58′ 52″ N, 10° 19′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.awe-museum.de/ | ||
La Aŭtomobila mondo Eisenach (germane: Automobile Welt Eisenach) estas aŭtomuzeo kaj troviĝas en iama aŭtofabriko en Eisenach, Friedrich-Naumann-Straße nr 10.
Historio de aŭtofarado en la urbo
[redakti | redakti fonton]La en 2005 malfermita muzeo estas sur la grundo de la eksa aŭtofabriko Automobilwerk Eisenach (AWE), en industria areo kun la nomo O 2 el la 1935-a jaro.
Subtenate fare de la amikara societo Automobilbau Museum Eisenach la muzeo informas la vizitantojn pri la pli ol 100 jarojn daŭranta produktado de aŭtoj en Eisenach (ekde 1908). Ĝi komenciĝis per Fahrzeugfabrik Eisenach AG kaj kondukas tra la markoj Dixi, BMW, EMW kaj Wartburg ĝis la en 1991 ekinta surloka setlo de la firmao Opel.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Tio dokumentatas per ĝeneralaj informoj pri la kultura kaj sociala historio de la industriprodukto aŭto dum la respektivaj epokoj. Samtempe fariĝas esploroj pri la samtempaj efektoj je la homoj kaj la ĉirkaŭaĵo.
Videblaĵoj (elekto):
- la unua Wartburg-veturilo de 1899
- la modelo Dixi 3/15 kaj BMW 328
- seriaj modeloj de AWE
- AWE-sportaŭto de 1956
- karoseriaj maketoj el ligno; prototipoj; konstruplanoj
Krome ekzistas vasta deponejo alirebla kaj arkivo pri la aŭtomobila historio en Eisenach. Kompletigas la tuton alternantaj nedaŭraj ekspozicioj pri temoj en iu konekto kun aŭtomobiloj. Ofertatas laŭbezone ankaŭ rondveturadoj en historiaj veturiloj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 43
- Werner Reiche, Michael Stück: Meilensteine aus Eisenach. Ein Jahrhundert Automobilgeschichte, Schrader, Stuttgart 2003, ISBN 3-613-87260-9
- MFB Eisenacher-Verlagsgesellschaft (eld.): "Verein Freunde des Automobilbaues der Region Eisenach", en: StadtZeit. Januarheft, Eisenach 2000, p. 24–27.
- Michael Stück: 10 Jahre Automobilbau-Museum Eisenach e.V.1992 – 2002, Druck- und Verlagshaus Frisch, Eisenach 2002
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2014-05-11 per la retarkivo Wayback Machine