Bámbola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bámbola
filmo
Originala titolo Bambola
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1996
Ĝenro filma dramo
Kameraado Fabio Conversi
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Scenaro Bigas Luna
Loko de rakonto Emilio-Romanjo
Muziko de Lucio Dalla
Rolantoj Valeria Marini • Stefano Dionisi • Anita Ekberg • Antonino Iuorio • Jorge Perugorría • Manuel Bandera
IMDb
vdr

Bámbola estas hispana filmo de 1996 reĝisorita de Bigas Luna. Stelulis Valeria Marini, Jorge Perugorría, Anita Ekberg, Manuel Bandera kaj Stefano Dionisi, inter aliaj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la seksajn sentojn de Bámbola, juna itala kamparanino ludita de Valeria Marini, ĉefe ĉe sia fianĉo, bruteca kaj senskrupula deliktulo ludita de la kuba Jorge Perugorría. Ekzemple, estante en prizono, li sendis al Bámbola sian viran kalsoneton kiel amomontro, kaj ŝi korespondis per sia virina kalsoneto. Spite kelkajn samseksajn spertojn en karcero, elirinte li perfortas sian fianĉinon; sekve Bámbola restas konfuza.[1]​ Memorinda sceno estas perforto per angilo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Valeria Marini, protagonistino de la filmo, akuzis Bigas Luna pro inkludo de kelkaj scenoj de alta erotika enhavo sen ŝia rajtigo, kio rezultis en katalogigo nur por aĝuloj de pli ol 18 jaroj.[2] Marini minacis per postulo de malpermeso de la filmo post la unua surekranigo en la Festivalo de Venecio de 1996;[2], kio spite la prezentado ekster konkurenco, havigis kelkajn negativajn kritikojn.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alberto Bermejo (1a de novembro 1996). «Zafia sensualidad mediterránea». El Mundo. Konsultita la 29an de aŭgusto 2009.
  2. 2,0 2,1 La protagonista de 'Bambola', pedirá el secuestro del filme de Bigas Luna Alirita la 29an de aŭgusto 2009. 20-a de septembro 1996 El País / EFE
  3. Leandro Pérez Miguel «La mirada de Bigas Luna es la de un niño pícaro y también inocente» 6a de oktobro 1996. Alirita la 29an de aŭgusto 2009 El Mundo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bámbola en la hispana Vikipedio.