Bârna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bârna
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Timiș
Alinome Barnafalva (hungare)
Iama hungara departemento Krassó-Szörény
Situo 45° 43′ N, 22° 3′ O (mapo)45.72027777777822.057222222222Koordinatoj: 45° 43′ N, 22° 3′ O (mapo)
Alto super maro 184 m
Poŝtkodo 307025
Loĝantaro
– komunumo 1.573 (en 2002)
– vilaĝo 363 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 155966
Information icon.svg
vdr

Bârna [bırna] (hungare: Barnafalva) estas komunumo en Rumanio 10 km nordoriente de Lugoj. En 1910 ĝi havis 439 loĝantojn (rumanoj), en 1992 382 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas en 1514. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre apartenas al ĝi Botești, Botinești, Drinova, Jurești, Pogănești, Sărăzani[1][2].

En la censo de 2002, 534 el la 1 573 loĝantoj de la komunumo (33,9 %) deklaris sin etnaj ukrainoj[3]. Ili ekloĝis tie dum la dua duono de la 20-a jarcento kaj vivas precipe en Bârna, Botinești, Jurești, Pogănești kaj Sărăzani.

Tra Bârna pasas la distrikta vojo DJ681C, kiu ligas ĝin al la nacia vojo DN68A.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
  3. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]