Béla Bartakovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Béla Bartakovics
romkatolika ĉefepiskopo
Bartakovics Béla egri érsek.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1792 (1792-04-10)
en Horné Lefantovce
Morto 30-an de majo 1873 (1873-05-30) (81-jara)
en Eger
Tombo Dolné Lefantovce [#]
Religio katolika eklezio [#]
Profesio
Okupo pastro [#]
Episkopo
Ĉefepiskopo de Eger
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Béla Bartakovics [bartakoviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bartakovics Béla estis hungara pastro, kanoniko de Esztergom, ĉefepiskopo, membro de Hungara Scienca Akademio.

Béla Bartakovics
Béla Bartakovics jam kiel maljuna

Béla Bartakovics [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1792 en Hungara reĝlando, en Felsőelefánt (nuntempa Horné Lefantovce en Slovakio). Li mortis la 30-an de majo 1873 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Bartakovics lernis por iĝi pastro en la aktuala hungara ĉefurbo Pozsony, poste li pristudis filozofion en Nagyszombat, teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1815. Baldaŭe li atingis diversajn ekleziajn rangojn kaj postenojn, fine li estis ĉefepiskopo de Eger en 1850. Li ĉeestis en 1847 kaj en la sekva jaro en kunsidoj de la hungara parlamento. Li estis mecenato de lernejoj kaj similaj institutoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Dictio qua vener. clero vicarialis districtus Tirnaviensis die 27. martii 1845. Tirnaviae supremum sibi valedicenti respondit. (1845)
  • Brevis notitia historica archi-episcopatus Agriensi
  • diversaj ekleziaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]