Béla Breznay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Breznay
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1844 (1844-02-10)
en Bôrka
Morto 29-an de aprilo 1928 (1928-04-29) (84-jaraĝa)
en Balatonlelle
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Béla Breznay [breznai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Breznay Béla estis hungara pastro, profesoro.

Béla Breznay [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1844 en Hungara reĝlando en Barka (nuntempa Bôrka en Slovakio). Li mortis la 29-an de aprilo 1928 en Balatonlelle.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Breznay frekventis gimnaziojn en Kassa, Eger, Rozsnyó, poste li studis filozofion en Nagyszombat, ekde 1863 li plulernis en Vieno. En 1866 li pastriĝis, poste li plulernis en alia altlernejo, kie li akiris teologian diplomon en 1870. Post siaj studoj li estis inspektoro en seminario en Pest (urbo), samtempe li komencis instrui en Universitato de Pest. En 1875 li studvojaĝis en Germanio, Svislando, Francio. En la sekva jaro li atingis la rangon publika ordinara profesoro. En la studjaro 1879 li estis dekano, en 1892 rektoro [2]. En 1914 li pensiuliĝis, en la sekva jaro li estis nomumita titulara ĉambelano (prelato).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Világos jog, kétes törv. Mi itt a teendő? (1880)
  • A vallás ügyében (1891)
  • XIII. Leó p. és a m. nemz.Gyászbeszéd (1903) - funebra parolo
  • A modern kor hajnalán. Hofbauer Szt Kelemen atya élete. (1912)
  • Lelkek ébresztője. Szózat a szétszórt magyarsághoz. (1925)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.