Béla Faludi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Faludi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faludi Béla estis hungara kuracisto, profesoro, biologo, genetikisto.

Béla Faludi [1] naskiĝis la 16-an de julio 1909 en Baja. Li mortis la 19-an de januaro 1984 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Faludi akiris kuracistan diplomon en 1936 supozeble en Italio, poste li laboris en medicina laboratorio. En 1948 li fondis biologian katedron en Universitato de Budapeŝto, li estis tie katedrestro kaj publika ordinara profesoro ekde 1953. Li pensiuliĝis en 1979. Li estis signifa apoganto de (eraraj) genetikaj tezoj kreitaj en Sovetunio. En 1965 li doktorigis el biologio en 1965.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A darwinizmus alapjai (Fundamentoj de la darvinismo), (1950)
  • Örökléstan (1961) - studenta lernolibro
  • Származástan (1974) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.