Béla Révész (libroeldonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Béla Révész)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Béla Révész (verkisto).
Béla Révész
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1879 (1879-07-18)
en Dej
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (64-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioRumanio
Okupo
Okupo redaktisto • eldonisto • librovendisto
vdr

RÉVÉSZ Béla (re:ve:s) estis hungara libroeldonisto, librokomercisto naskita en Dés la 18-an de julio 1879 kaj mortinta en 1944. Li estis la patro de skulptisto Endre Révész.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Révész Béla finis komercan akademion en Koloĵvaro, kaj li malfermis librovendejon en Koloĵvaro en 1902. En 1907-1909 li estis eldonisto de Vásárhelyi Napló, inter 1917-1924 de Tükör. Kune kun presisto-verkisto-redaktoro Zoltán Morvay en 1925 li fondis la asocion de libroamikoj (Erdélyi Könyvbarátok Társaság), kiu dum sia unujara ekzisto eldonis ok librojn. De la tridekaj jaroj li vivis en Hungario. En 1944 oni deportis lin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]