Béla Vízkelety

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Béla Vizkelety)
Béla Vízkelety
Béla Vízkelety
Béla Vízkelety
Persona informo
Naskonomo Vízkelety Béla
Naskiĝo la  25-an de novembro 1825(nun 1825-11-25)
en Hungario Újarad (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 22-an de julio 1864
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Familio
Frat(in)o Imre Vízkelety
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • ilustristo
vdr

VÍZKELETY Béla [viskeleti] estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, fotisto naskita en 1825 en Újarad (Hungara reĝlando, nuntempa urboparto de Arad (urbo) en Rumanio) kaj mortinta en 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, nuntempa urboparto de Budapeŝto). Lia frato estis Imre Vízkelety.

Portreto pri Béla Vízkelety fare de Jozefo Marastoni (1864)
Memportreto de Béla Vízkelety

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Vízkelety estis studento pri juro en Temeŝvaro (laŭ alia informo en Vieno). Li studis ankaŭ pentroarton en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li loksidiĝis en Pest, kie li havis oficistan postenon, krome li estis ankaŭ konata artisto. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848, post falo de la revolucio li kaŝiĝis kaj multe desegnadis. Iom poste li iris al Transilvanio, baldaŭ en Vieno li studis pri historiaj armiloj kaj kostumoj. Liaj ilustraĵoj aperis en Vasárnapi Újság kaj aliaj gazetoj. Iom poste li laboris kiel kostumisto de la Nacia Teatro. Li fariĝis konita pri siaj historiaj pentraĵoj. Ĉiuj liaj pentraĵoj perdiĝis, sed restis pri ili grafikaj kopiaĵoj (kiel estas videblaj pli malsupre).

Elektitaj grafikaĵoj (iam pentraĵoj)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.