Bítov (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bítov
burgo
Burgo Bítov
Oficiala nomo: Bítov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Historia regiono Moravio
Parto de Bítov
Montaro Jeviŝovica montetaro
Rivero Dyje
Situo Bítov
 - koordinatoj 48° 56′ 37″ N 15° 42′ 02″ O / 48.94361 °N, 15.70056 °O / 48.94361; 15.70056 (mapo)
Stilo gotiko
Materialo ŝtono
Konstruita 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bítov Castle
Retpaĝo: www.hrad-bitov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bítov estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono, distrikto Znojmo, en romantika pejzaĝo super la valbaraĵo Vranov sur la rivero Dijo, elserĉata somera ripozloko kaj centro de akvosportoj.

Temas pri ampleksa komplekso de origine frugotika burgo, konstruita surloke de fortikigita gardosetlejo el la 11-a jarcento, iom post tiom plivastigata je kastelo kaj rekonstruita en novgotika stilo en la 19-a jarcento.

Pro sia valoro ĝi estas proklamita kiel nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La burgo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.

Trarigardoj kun ĉiĉerono estas dividitaj je 4 itineroj:

  • 1. palaco (romantikaj interieroj kun originalaj iluziigaj murpentraĵoj kaj tiuepoka meblaro, natursciencaj kolektoj)
  • 2. armilejo (kolekto de armiloj el la 15-a ĝis 19-a jarcentoj)
  • 3. ekspozicio „Fantomoj de Bítov“
  • 4. bestoĝardeno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]