Bürstegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bürstegg, kun la Biberkopf en fono

La vilaĝo Bürstegg, ĉe la piedo de la Karhorn en la komunumo de Lech am Arlberg, estas, pro ĝia situo ĉe alteco de 1719 metroj, la plej alta valza setlejo en la aŭstra provinco de Vorarlbergo. Iam la setlejo estis loĝata dum la tuta jaro, fare de 13 familioj en 1835, sed hodiaŭ ĝi uziĝas nur en la someraj monatoj.

La areo ĉe la piedo de Karhorn estis loĝata ekde ĉirkaŭ 1300, kaj konstruiĝis preĝejo en 1695. Pro ke Bürstegg estis super la arbolimo (kaj sekve neniu ligno disponeblis), torfo estis fosata kaj sekigata en la subtegmentoj de la grenejoj.

La nomo "Bürstegg" derivas de la alpa herbo Borstgras (Nardus stricta) kiu kreskas en la marĉoj ĉirkaŭ Bürstegg kaj popole nomiĝas BurstBürstl.