BANZSL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
disvastiĝo de la signolingvaro "BANZSL" tutmonde

BANZSL estas mallongigo por komuna kategoriigo de la brita, aŭstralia kaj novzelanda signolingvoj.

La signolingvoj uzataj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, Auslan kaj novzelanda signolingvo, respektive, evoluis el la brita signolingvo de la 19-a jarcento. Ĉiuj retenas la saman mansignan alfabeton, gramatikon, kaj similan vortprovizon. Tial fakuloj konsideras la grupigon BANZSL lingvofamilion.

Krom en Britio, Aŭstralio kaj Novzelando ĝi ankaŭ estas la precipe uzata signolingvo en Sudafriko. En la plej okcidentaj areoj de Kanado ĝi estis historie uzata (je nomo Maritime Sign Language), sed nun formortiĝas - tie grandskale akceptiĝis la usona signolingvo ankaŭ uzata en Usono, en la resto de anglalingva Kanado kaj en partoj de Meksiko.