Belga Esperanto Fervojista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BEFA)

Belga Esperanto Fervojista Asocio (BEFA), landa asocio de IFEF

Unua mencio de 2 belgaj anoj en la internacia fervojista movado estas registrita en 1929, unu el ili pri la landa reprezentanto Gustaaf BEIRENS.

En 1951 BEFA ekĝermis pro vizito de suomaj kolegoj en Bruselo. El tio evoluis kursoj, kaj la 4an de septembro 1952 okazis la fondkunveno en la suda stacio de Bruselo. 29 membroj aliĝis al IFEF.

BEFA organizis la IFEF-kongresojn de 1964 (en Bruselo kaj 1983 (en Ostendo).

Ĝi eldonis ekde 1959 la revueton TAMEN (ankaŭ nomita Belga Fervojisto).

Konataj aktivuloj de BEFA estas Leo De Bruyne (1924-1994), Raimond Steenhout (1925-2018), Yolande Steyaert (1944-2016) kaj Lucien De Sutter (1924-2021).

BAFE[redakti | redakti fonton]

BEFA ĉesis funkcii la 31.12.2016. En 2019 fondiĝis BAFE kiu estis akceptita de IFEF en 2020.[1] BAFE (Belga Amikaro de Fervojistoj Esperantistaj) estas do la posteulo de BEFA. BEFA mortis kaj en 2019 naskiĝis nova organizo por ke amikoj de fervojoj en Belgio povu membriĝi en la internacia organizo IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). En la printempo de 2020 BAFE estis akceptita de IFEF kiel la landa asocio de Belgio. En 2023 BAFE intencas organizi IFEF-kongreson en Loveno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. el la kajero de la historio de IFEF