Bahia Esperanto-grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bahia Esperanta Grupo)

La Bahia Esperanto-grupo, fondita la 7-an de novembro 1910 en Salvador de Bahio, estis la plej aĝa Esperanto-grupo de la subŝtato Bahio de Brazilo. La starigo de la grupo estis registrita en la gazeto "Brazila Esperantisto". Fondaj membroj estis interalie Carlos kaj Deraldo Costa, José Carlos Farias, Sinésio Gotschalk, Francisco da Conceição Meneses, Gildásio de Oliveira, Jaime Martins de Souza kaj Magnus Söndhal.

En marto 1912 la islanddevena esperantisto kaj mistikulo Magnus Söndhal en Salvador de Bahio fondis alian kernon de esperantologio, kiu prenis la nomon “Ortologa Universitata Rondo“. Li elektiĝis prezidanto kaj organizis kursojn. Ekskurse en la internan landon li fondis, en la urbo Castro Alves), plian Esperanto-studgrupon.

Aldona grupo kreiĝis en 1913 en Nazaré, antaŭurbo de Salvador de Bahio: Anísio Melhor, direktoro de la lernejo “Clemente Caldas” kaj direktoro de la ĵurnalo “Conservador” fariĝis pioniro de la Esperanto-movado de tiu urbo, danke al serio de artikoloj de lia plumo aperintaj en la menciita gazeto, el kiuj sekvis kursoj kaj 11 jarojn poste propra klubo.

Pri la daŭrigo de la Bahia Esperanto-grupo de 1910 en malvasta senco kaj la bahia Esperanto-movado en vasta senco, vidu la portugallingvan artikolon "Esperanto en Bahio" de la kuracista esperantisto José Siquara da Rocha, jen resume en reta paĝo, Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine jen komplete en formato PDF Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]