Bajkalo-Amura Magistralo
Etoso
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: BAM |
Bajkalo-Amura Magistralo | |
---|---|
Trafikado | |
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 4234 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 25kV 50HZ AC |
Nombro de trakoj | 2-1 |
Bajkalo-Amura Magistralo aŭ BAM (ruse Байкало-Амурская магистраль, БАМ) estas fervojlinio en Rusio, transiranta Siberion kaj la Rusian Foran Orienton. Ĝi ligas Tajŝet (kie ĝi disiĝas de la Transsiberia fervojo de kiu ĝi malproksimiĝas proksimume 500 km norden) sur la nordaj bordoj de Bajkalo al la haveno Sovetskaja Gavanj, trapasante la urbon Komsomolsko-ĉe-Amuro, super distanco de 4 234 kilometroj.
BAM estis konstruita kiel strategia alternativa itinero al la Transsiberia fervojo, precipe endanĝerigita pro ĝia proksimeco al la ĉina limo. La kostoj de BAM estas taksitaj je 14 miliardoj da USD; ĝi estis konstruita uzante specialajn, daŭremajn trakojn ĉar la plej granda parto de ĝia itinero estas sur permafrosto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bajkalo-Amura Magistralo ĉe "Structurae"
- wiki voyage: Baikal–Amur Mainline (angle)