Bajta vic-ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bajta vic-ordo determinas, kiel vico de bajtoj (bit-okoj) estas disigebla al unuaj pli granda ol bajto (du-bajta vorto, vortoduo ktp.) aŭ, inverse, kiel vico de tiaj unuoj estas prezentebla kiel vico de bajtoj.

Ekzistas du gravaj specoj de tiu vic-ordo:

  • La pez-komenca ordo metas la pli signifajn ("pezajn") vortojn de unuo en la unuan (komencan) bajton. La vorto 0x1234 (dekume 4660) iĝas (0x12, 0x34).
  • La pez-fina ordo metas la pli signifajn ("pezajn") vortojn de unuo en la lastan (finan) bajton. La vorto 0x1234 (dekume 4660) iĝas (0x34, 0x12).

Same oni procedas pri pli grandaj unuoj. La sekva tabelo notas kelkajn ekzemplojn.

Unuo Dek-ses-uma valoro Pez-komenca prezento Pez-fina prezento
Vorto 0x1234 0x12, 0x34 0x34, 0x12
Vortoduo 0x12345678 0x12, 0x34, 0x56, 0x78 0x78, 0x56, 0x34, 0x12

La bajta vic-ordo estas tre grava por plurbajtaj kodoprezentoj, kiuj prezentas unu koderon per plur-bajtaj unuoj, ekzemple la unikoda prezento UTF-16.

Ekzistas ankaŭ aliaj ordoj, sed ili ne estas praktike tre gravaj.

Rilato al la angla terminologio[redakti | redakti fonton]

La konceptoj "pezkomenca" kaj "pezfina" estis unue difinitaj en la angla lingvo kaj tie nomiĝas big-endian (dikfina) kaj little-endian (malgrandfina). Se oni komprenas "end" kiel "fino", ili do erare sugestas, ke la pezkomenca ordo metas la "dikajn" (pezajn) bitojn fine, kvankam estas inverse. Tion kaŭzas la fakto, ke la angla vorto "end" (fino) ĉi tie ne estas kontrasto al la komenco, sed oni konsideras, ke vico havas du "finojn", komencan finon kaj finan finon, simile al la finoj de kolbaso. Kaj la pezkomenca (big-endian) metodo metas la dikan finon unue.

Estas notinde, ke la esperanta lingvouzo ja estas pli klara ol la angla, sed ne tute kongrua kun ĝi:

  • La esperanta sistemo eliras de la peza parto kaj diras, en kiu pozicio ĝi lokiĝas (komenco, fino; eble alia).
  • La angla koncepto implicite eliras de la komenca pozicio kaj diras, kiu parto lokiĝas en ĝi (peza, malpeza, eble alia). La vorto endian do tute perdis sian ligitecon kun "end" kaj nun signifas "komenc-pozicia".

Pri la konceptoj "pezkomenca" kaj "pezfina" ne estas io dubinda, ili estas klare esprimeblaj en ambaŭ sistemoj. Sed en la angla lingvo foje aperas la esprimo middle-endian (laŭvorte "mez-fina"), ekzemple pri la usona datskribo, kiu metas la monaton, la meze pezan elementon, komence. Ĉar tiu esprimo diras nenion pri la plej peza parto (la jaro), sed pri la pezo de la komenca elemento, eblas traduki ĝin per "mezkomenca" (ĉar la monatoj, mez-pezaj elementoj, aperas komence).

Por plene imiti la anglan sistemon (kio tamen ne havas utilon) oni povus anstataŭ "pezfina" diri "leĝerkomenca".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La anglaj esprimoj big-endian kaj little-endian devenas el la novelo La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift. Tie la loĝantoj de la insuloj Liliputo kaj Blefusko militas pri la demando, ĉu bolumitajn ovojn oni malfermu ĉe la mallarga aŭ la larĝa fino. Tiu etimologio klarigas, kial la vortparto "end" (fino) estas uzata ne kiel malo de "komenco", ĉar ovo havas, iusence, du finojn, sed neniun komencon.

Ĉar la esprimoj koncentriĝas al la ovopartoj, kie oni malfermas la ovon, do komencas manĝi ĝin, klariĝas la rilato al la komenca pozicio de la prezentaĵo.

La ekzemplo de Swift siavice reiras al la disputo inter protestantoj kaj katolikoj en Anglio, kiuj same uzis la nomojn little-endian resp. big-endian.

Komputilaj kaj retaj arĥitekturoj[redakti | redakti fonton]

En komputilaj retoj oftas la pezkomenca ordo. Komputiloj kun proceziloj de IBMMotorola same uzas la pezkomencan ordon, sed proceziloj de Intel kaj kongruaj la pezfinan. Sekve ĉe reta komunikado ili devas transformi plurbajtajn datenojn.

La precipa kialo por la enkonduko de pezfina arĥitekturo estas la fakto, ke du gravaj artimetikaj operacioj, adicio/subtraho kaj multipliko, komencas labori ĉe la malpezaj ciferoj de nombroj. En pezfina arĥitekturo do eblas jam komenci la operacion dum la legado de la pezaj partoj el la komputila memoro.

Lingvouzo ekster la komputiko[redakti | redakti fonton]

La esprimoj "pezkomenca" kaj "pezfina" estas uzataj ankaŭ pri la prezentado de valoroj, kiuj havas diversnivelajn unuojn. Plej konataj estas monsumoj (kiuj ofte uzas unu grandan kaj unu malgrandan unuon), tempoj (el horoj, minutoj kaj sekundoj), datoj (el jaroj, monatoj kaj tagoj) kaj geografiaj koordinatoj (el gradoj, minutoj kaj sekundoj).

  • Monsumoj, tempoj kaj koordinatoj preskaŭ universale uzas la pezkomencan notacion:
    • € 12,34 = 12 € 34 ¢
    • 8,505 horoj = 8:30:18 = 8 horoj 30 minutoj 18 sekundoj
    • 45,067322° = 45° 4′ 2,36″
  • Datoj estas skribataj malsame en malsamaj kulturoj:
    • Pezfine en multaj eŭropaj kulturoj: 15.12.1887 (tt.mm.jjjj)
    • Pezkomence laŭ la normo ISO ISO 8601, ekzemple en Japanio: 1887-12-15 (jjjj-mm-tt)
    • Mezkomence en Usono: 12/15/1887 (mm/tt/jjjj)