Bajulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bajulo — el la mezangla baillif, malnovfranca baillis, bail ("gardado, ekrespondeco, ofico") kaj bail ("kaŭcio"), surbaze de la adjektiva formo baiulivus, de la latina bajulus ("portisto, manaĝero") — estas manaĝero, kontrolisto aŭ gardanto; laŭleĝa oficiro al kiu oni iomgrade donas aŭtoritaton aŭ jurisdikcion. Estas diversaj specoj de bajuloj, kies oficoj kaj devoj multe varias. Alia funkciulo, kiu ofte nomiĝis bajulo, estis la vokto; el la germana Vogt, kiu mem estis derivaĵo de la latina advocātus ("advokato") . En la Sankta Romia Imperio la similan funkcion faris la Amtmann ("kantonperanto").