Balázs Imreh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Balázs IMREH [balAĵ imre], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Imreh Balázs estis hungara matematikisto, profesoro.

Balázs Imreh [1] naskiĝis la 25-an de julio 1945 en Szekszárd. Li mortis la 8-an de aŭgusto 2006 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Imreh frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnazion en Bonyhád, poste li akiris diplomon en Sciencuniversitato József Attila en 1968. Ekde la sekva jaro li instruis samloke en la universitato. Li doktoriĝis en 1975, kandidatiĝis en 1983, lia instrua rango estis docento. Ekde 1994 li estis nomumita katedrestro, post 2 jaroj li ricevis japanan stipendion. Li ricevis premiojn en 1987 kaj 1990.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • On a theorem of G. Birkho (1968)
  • On αi-products of automata (1978)
  • A note on the ν1-product (1988)
  • Operációkutatás (1997) – studenta lernolibro
  • On regular languages determined by nondeterministic directable automata (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.