Baleara kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Ensaïmades" , tipa majorka bakaĵo.

La kuirarto de la Balearaj Insuloj havas multajn kontaktojn kun la kataluna kaj valencia kuirartoj. Ĝi havas pure mediteraneajn karakterizaĵojn. La Balearaj Insuloj estis konkeritaj plurfoje dum ĝia historio de araboj, francoj kaj angloj, kiuj lasis siajn kuirartajn influojn. Menciindas diri ke inter la insuloj ankaŭ ekzistas lokaj diferencoj. La unuaj novaĵoj pri Baleara kuirarto aperas en la 15-a jarcento.

En la nuntempo estas konata en la resto de Hispanio la sobrasada el Majorko, kaj la arròs brut (malpura rizo, ankaŭ el Majorko). Elstaras la supoj (majorka kaj menorka), la fromaĝo Mahón (kun fumaĵita gusto) kaj ĝino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]