Balikpapan
Balikpapan estas urbo de Indonezio. Ĝi situas sur la insulo Borneo, en la provinco Orienta Kalimantano. Balikpapan estas centro por nafto kun petrolrafinejo. Du marhavenoj kaj flughavenoj estas la plej gravaj trafikaj centroj. Laŭ stato de la jaro 2011 la urbo havis 639 031 loĝantojn, kaj laŭ nombro de urbanoj estas la dua plej granda urbo de la provinco, post la provinca ĉefurbo Samarinda.
Eksteraj ligiloj
greke oficiala urba retejo (indonezie)