Banpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝnurornamita vazo el la Jangŝao-kulturo el Banpo.

Banpo (ĉine: 半坡; Pinjino: Bànpō) estas arkeologia trovejo en la valo de Flava Rivero iom oriente de Ŝjiano (西安; Xī'ān), Ĉinio. Ĝi estis ekmalkovrita en 1953 kaj elfosita 1954–1957. [1]

Bànpō enhavas la restaĵojn de pluraj bone organizitaj neolitikaj setlejoj datanta de proksimume 4.500 a.K.[2]. Tiel ĝi apartenas al la frua epoko de la Jangŝao-kulturo.

La vilaĝo kovras grandan areon de 5-6 hektaroj kaj estis ĉirkaŭigita de fosaĵo, verŝajne defenda ĉirkaŭfosaĵo kvin aŭ ses metrojn larĝa. La domoj estis konstruitaj el koto kaj ligno, rondaj kun superpendantaj pajlotegmentoj (fragmito), ili staris sur malaltaj fundamentoj. Krome troviĝis en Banpo komunaj areoj por entombigoj.

Bànpō estas la plej granda inter la neolitikaj setlejoj kun aĝo de pli ol 6000 jaroj. Banpo estas la trovejo tipa (tipejo) kaj nomdona por la Banpo-epoko, la frua epoko de la Jangŝao-kulturo.

Trovaĵoj el Banpo estas ekspoziciataj en Xi'an Banpo Museum en urbo Ŝjiano.


Bànpō-simboloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la simplaj simboloj trovitaj en Banpo. Pliajn vidu ĉi tie

Aparte grava trovaĵo estas aro de tre antikvaj simboloj, eble ĉina praskribo. La fakesprimo "Banpo-simboloj" (ĉine: 半坡陶符) estis donita al la 27 markigoj sur prahistoriaj artefaktoj el la 5-a jarmilo a.K.. Similaj markigoj estas trovita en Jiāngzhài (ĉino: 姜寨) kaj kelkaj aliaj ejoj de Jangŝao-kulturo en provinco Shaanxi[3].

Kelkaj kredas la markigoj estas skriba sistemo rilate al la orakolosta skribo, sed aliaj dubas ke la markigoj entute reprezentas skribon.

La signoj troviĝas sur ruĝaj argilaj platoj. Oni trovis du tipojn de signoj, la pli simplaj ŝajnas esti nombroj, la aliaj pli komplikaj povas esti la nomoj de familioj aŭ triboj. [4]

La Bànpō simboloj estis eltrovitaj tre frue (1954-57)[5] kaj estas relative multenombraj (kun 22 malsamaj simboloj sur 113 ceramikeroj)[6], tial ili trovis tre grandan atenton tutmonde.

Kelkaj sciencistoj atentigas, ke eble ne temas pri praskribo, ĉar la simboloj aperas nur unuope[7][8], kontraŭe al vera skribo, kiu emas aperi en vicoj. Tiel, ankaŭ ne estas iu kunteksto, el kiu eblus konkludi ke la simboloj estas efektive uzitaj kiel lingvo [9][10]. “Surbaze de la Bànpō-tipaj simboloj kelkaj eĉ diras, ke la historio de ĉina skribo antikvas pli ol 6.000 jarojn. Tiaj asertoj estas verŝajne nepravigeblaj”[11].

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ching et al., Francis D.K. (2007). A Global History of Architecture. New York: John Wiley and Sons. pp. 8–9. ISBN 0-471-82451-3.
  2. Bànpō estas radiokarbone datita al 4770-4290 a.K. post kalibrado per dendrokronologio de en:bristlecone pine - Woon (Woon 1987, p.275) raportas 4000 a.K.
  3. Jiāngzhài estas radiokarbone datita al 4020-3635, Woon (Woon 1987, p.276) raportas 3500 a.K.
  4. Edoardo Fazzioli: Caratteri Cinesi, 1986. Laŭ p. 12-13 de la germanlingva eldono: Gemalte Wörter (Pentritaj vortoj), fourierverlag, Wiesbaden, 2003. ISBN 3-932412-11-7.
  5. 文物出版社 Wénwù Chūbǎnshè, 1963, p.306
  6. Woon 1987, p.13 (nombrado ne inkluzivas variantojn)
  7. Woon 1978 p.13 &22
  8. Wénwù Press 1963, p.197; pl.141 & pls.167-171
  9. Táng Lán 1978
  10. Qiu 2000 p.31
  11. Qiu 2000 p.33

Literaturo[redakti | redakti fonton]

pri arkeologiaj trovaĵoj en Ĉinio
pri ĉina skribo
  • Boltz, William G. (1994; reviziita 2003): The Origin and Early Development of the Chinese Writing System. American Oriental Series, vol. 78. American Oriental Society, New Haven, Connecticut, USA. ISBN 0-940490-18-8. (angle)
  • Keightley, David. N. (1989). “The Origins of Writing in China: Scripts and Cultural Contexts.” In Senner, Wayne M. (1989). The Origins of Writing. Lincoln: University of Nebraska Press; ISBN 0803291671; ISBN 978-0803291676: pp.171-202. (angle)
  • Lĭ Xuéqín 李學勤 (1985). 考古發現與中國文字起源 (archaeological discoveries and the origins of Chinese writing), in 中國文化研究集刊 Zhōnggúo wénhùa yánjiū jíkān 2; Shànghǎi: Fúdàn Dàxué Chūbǎnshè, pp. 146-157. (ĉine)
  • Qiú Xīguī 裘錫圭 (2000). “Chinese Writing”. English translation of 文字學概論 by Gilbert L. Mattos and Jerry Norman. Early China Special Monograph Series No. 4. Berkeley: The Society for the Study of Early China and the Institute of East Asian Studies, University of California, Berkeley. ISBN 1-55729-071-7.
  • Táng Lán 唐蘭 (1975). 關於江西吳城文化遺址與文字的初步探索 (A preliminary investigation of the script on the ancient cultural remains at Wúchéng, Jiānĝī), in Wénwù (Cultural Relics) v.7, pp.72-76 (ĉine)
  • Wénwù Press (1963) (ed. by the Institute of Archaeology, Academia Sinica and the Bànpō Museum 中國科學院考古研究所 & 陜西省西安半坡博物舘). 西安半波 “Xī’ān Bànpō”. 北京 Bĕijīng: 文物出版社 Wénwù Chūbǎnshè. (ĉine)
  • Woon, Wee Lee 雲惟利 (1987). “Chinese Writing: Its Origin and Evolution” (in English; Chinese title漢字的原始和演變). Originally published by the Univ. of East Asia, Macau; now by Joint Publishing, Hong Kong.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]