Baraba-stepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Baraba-stepo (fotita de Transsiberia fervojo)

La Baraba-stepo (ruse Барабинская низменность, Baraba Ebenaĵo; malofte en la rusa Барабинская степь, Baraba-stepo) estas ebenaĵo en sudoriento de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo inter Obo kaj Irtiŝo en Rusio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas iomete monteta arbara stepa ebeno kun areo de 117.000 & nbsp; km². Ĝi okupas la okcidentan parton de la Novosibirska provinco kaj la orientan parton de la Omska provinco etendiĝas norde en la marĉejon de Vasjugana marĉo kaj sude al la Kulunda stepo. La stepon trairas en ties centra parto la Transsiberia fervojo (sekcio Omsk - Novosibirsk). La Baraba-stepo estas 100 ĝis 150 m super marnivelo.

Vegetaĵo[redakti | redakti fonton]

Aparte la suda parto de la Baraba-stepo estas karakterizita per paralelaj, plilongigitaj altaĵoj, kurantaj en la orienta-okcidentan direkton. Tiuj altaĵoj estas kovritaj per grasa stepo, interrompis ilin arbaroj de betulo. Oftas la nigra tero. Inter la altaĵoj situas sen-elfluejaj malaltaĵoj kun lagoj, tiel la sala Lago Ĉani, la Ubinskoje-lago kaj la Sartlan-lago. La malaltebenaĵojn karakterizas torfaj kaj salaj marĉoj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La Baraba-stepo estas unu el la plej gravaj agrikulturaj regionoj de Siberio. Ekzistas aparte praktikata agrikulturo kaj laktofarmado. La kultivado komenciĝis en la 18-a jarcento, intensiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj precipe de la 1930-aj jaroj per melioradaj mezuroj - inter alie sekigo de marĉoj kaj lagoj. Hodiaŭ la plimulto de la Baraba-stepo estas kampoj kaj paŝtejoj, dum la originala vegetaĵaro estis tre reduktita.