Barbara Hendricks
| Barbara Hendricks | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Barbara Hendricks | |||||
| Naskiĝo | 20-an de novembro 1948 (77-jaraĝa) en Stephens | ||||
| Etno | afrik-usonanoj vd | ||||
| Lingvoj | angla • franca • sveda vd | ||||
| Loĝloko | Arkansaso vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono Svedio | ||||
| Alma mater | Universitato de Nebrasko-Lincoln Lernejo Juilliard | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Ulf Englund (en) Martin Engstroem (mul) | ||||
| Infanoj | 3 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro • operkantisto | ||||
| Aktiva dum | 1974– vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbara HENDRICKS (naskita la 20-an de novembro 1948, en Stephens, Kantono Ouachita, Arkansaso) estas usona soprano, kiu havas svedan civitanecon post edziniĝo. Konata kiel operkantistino kaj koncertkantistino, ŝi ankaŭ estas homrajta aktivulino. Ŝi loĝas en Eŭropo ekde 1977 kaj en Svislando ekde 1985.[1][2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1969, ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Nebrasko (diplomo pri matematiko kaj kemio). En 1973, ŝi diplomiĝis ĉe la Juilliard Lernejo de Muziko (operkanta klaso de Jennie Tourel). Ŝi ĉeestis majstrajn klasojn de Maria Callas. Ŝi faris sian operecan debuton en 1974, kaj ŝia unua registrado estis en 1975 (Clara en la opero Porgy and Bess de Gershwin). Ŝi prezentis sin sur la scenejoj de la plej grandaj operejoj de la mondo kun orkestroj sub la direkto de famaj dirigentoj. Ŝi estas ankaŭ konata kiel interpretistino de kantoj de francaj, germanaj, skandinavaj kaj usonaj komponistoj (akompanata de Radu Lupu). En 1998, ŝi kantis ĉe la historia prezentado de Turandot de Puccini en la Malpermesita Urbo en Pekino (reĝisorita de Zhang Yimou, dirigento - Zubin Mehta). Ekde 1977 ŝi loĝas en Eŭropo (ĉefe en Bazelo). Ŝi estas civitano de Svedio.[3]
Krom klasika kaj ĵaza muziko, ŝi prezentas verkojn de nuntempaj komponistoj. En 2002, Hendricks prezentis la verkon Das erschafft der Dichter nicht (La morto de virino) de la franca komponisto Bruno Mantovani, verkita por ŝi; en 2004, ŝi partoprenis la premieron de Abato Agatono de Arvo Pärt kaj la operon La Anĝelo de Péter Eötvös.
Ŝi aktoris en filmoj, kunaktorante kun José Carerras en La Bohème (1988, reĝisorita de Luigi Comencini).[4] Ŝi estis ĵuriano ĉe la Festivalo de Cannes en 1999. En 2010, ŝi publikigis sian memuaron, Ma Voie.[5]
Sonregistraĵoj inkluzivas kantojn de Schubert kaj Gershwin. Vinila albumo de klasikaj nigrulaj spiritualoj, registrita de Barbara Hendricks kun improvizita akompano de pianisto Dmitrij Aleksejev, atingis tutmondan agnoskon.
Aktiva aktivulo por la civitanrajtoj de rifuĝintoj. UN-a Bonvola Ambasadoro (1987). En 1991 kaj 1993, ŝi prezentis koncertojn en Dubrovnik kaj Sarajevo. En 1998, ŝi fondis la Fondaĵon por Paco kaj Repaciĝo.
Komandanto de la Franca Ordeno de Artoj kaj Literaturo (1986) kaj Kavaliro de la Franca Legio de Honoro (1992). Honoraj doktorecoj de pluraj universitatoj en Eŭropo kaj Usono. Membro de la Reĝa Sveda Akademio de Muziko (1990). Premio Princo de Asturio (2000) kaj aliaj premioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Olson, Elizabeth, "Arts Abroad; Living 'Normally,' for Opera, Refugees and 2 Children", March 24, 1998.
- ↑ Soprano Hendricks is an Arkansas treasure | Arkansas Democrat Gazette (angle) (2022-07-04). Alirita 2025-04-11 .
- ↑ Biography. Arkivita el la originalo je 2012-03-05. Alirita 2010-04-23 .
- ↑ La bohème (1988) en Interreta filma datumbazo (angle)
- ↑ Voice for Change: Barbara Hendricks' Lifelong Commitment to Music and Human Rights (angle). Alirita 2025-04-11 .

