El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbovo (ukraine Барбово, hungare Bárdháza) estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Makarovo.
Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. Ĝis Traktato de Trianon Bárdháza apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Barbovo/Bárdháza. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.